Duonfinalo por elekti etiket-volontulojn de Azia Sportkunveno en Kantono
2009-12-02
Kandidatoj en konkurso
La 30-an de novembro okazis en Kantono la duonfinalo por elekti etiket-volontulojn de la Azia Sportkunveno en Kantono, Ĉinio, 2010. El la 49 kandidatoj de ok konkurs-regionoj en la tuta lando 20 estis elektitaj. Okazos finalo en la 27-a de decembro kaj tiam naskiĝos 12 "anĝeloj de la Azia Sportkunveno" por esti figuraj proparolantoj pri etiketo en la sportkunveno.