Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Sur la Sablo de Tempo
2009-12-04

Gabrielo Olúbùnmi Òshó-Davies

 

    Ni estas ordinaraj preterirantoj. Jes, vi kaj mi kaj ĉiuj aliaj nur trapasas ĉi tie. Ne gravas kiom ni amas niajn landojn, familiojn, laborojn kaj aliajn, ni finfine postlasos ĉion. Homoj estas multaj, koroj profundaj, eblecoj vastaj, kaj do estas malfacile pripensi ĉion kio iu homo ne jam antaŭe prilaboris. Tamen, tiu malfacileco ne estas malbeno por ni, ĉar ĝi nur pruvas ke dum la longa historio de nia mondo jam trapasis homoj eksterordinaraj. Ekde la komenco, miliardoj da homoj jam trapasis nian rapide maljuniĝantan mondon, kaj multaj postlasis spurojn, jen bonaj, jen malbonaj, sur la sablo de nia eterna tempo.

 

    Nia mondo jam estis benita de homoj kiuj estis tiom saĝaj ke homoj poste adoptis iliajn ideojn aŭ vivstilojn. Jam trapasis homoj kiuj inventis maĉinojn kiuj hodiaŭ faciligas niajn ĉiutagajn vivojn. Jam estis homoj kun tiom da karismo ke milionoj atentis kiam ajn ili parolis. Certaj el tiuj inventoj, ideoj kaj paroloj restas ĝis hodiaŭ, sed certaj ne restas, aŭ ĉar ili entombiĝis en la profundeco de pasinteco aŭ ĉar ili jam cedas al novaj pli bonaj aferoj modernaj.

 

    El homoj kies spuroj sur la sablo de tempo eble restos neforigeblaj estas D-ro L. L. Zamenhof, la inventinto de la internacia lingvo Esperanto. Same kiel la situacio en aktuala mondo, li devis lukti kontraŭ la problemoj kaŭzitaj de homaj lingvo-diversecoj. Bedaŭrinde, niaj diversecoj lingvaj, haŭtkoloraj, vivstilaj kaj kulturaj, kiujn la Patrino Naturo donacis por helpi nin forigi monotonon kaj enuigon, finfine ne plenumis la celojn. Zamenhof rimarkis, ke fojfoje, oni kverelis kaj malakceptis unu la alian simple ĉar ili ne komprenis unu la alian. En lia koro naskiĝis la ideo kiun milionoj da homoj hodiaŭ jam adoptis. Li ne kontraŭis niajn antaŭmenciitajn diversecojn, ĉar li ankaŭ sciis, ke ili estas naturaj benoj. Li sciis, ke estas agrable vidi, ke kiel oni salutas, manĝas, vestiĝas, parolas, ktp, estas malsamaj diversloke tutmonde, kaj li eble en sia koro diris: “Jen benoj naturaj, mi do ne provos ŝanĝi tiun ĉi naturan aranĝon, sed mi prezentos iun novan ideon, kiu ne malhelpos konservi ilin, sed kiu helpos homojn kompreni, ke kvankam ni estas malsamaj, tamen ni povos kunloĝi kaj kunrilati senprobleme.”

 

    En lia klopodo kompreni la problemojn pri homaj rilatoj, li lernis multajn lingvojn. Li certe vidis la problemojn, kiujn oni alfrontas kiam ajn oni provas lerni fremdajn lingvojn. Inter aliaj, oni elspezos tro da mono kaj tempo, kaj finfine, oni neniam parolas tiujn fremdajn lingvojn tiom flue kiom la denaskuloj. Krom tio, tiuj lingvoj, kiujn jam gajnis etendan akcepton pro tio ke oni konsideras ilin la ĉefaj lingvoj de komerco, literaturo, diplomatio kaj scienco, finfine ekkaŭzas la morton de multaj aliaj lingvoj, kiujn la naturo malavare liveris al ni.

 

    Dum la ĝentila malakcepto alligi al TEHA, la nova organizaĵo kreita en 1914 de judaj esperantistoj, li argumentis, ke niaj diversaj naciecoj subtenus unu la alian. Neniu nacieco neniiĝus la aliajn. Do lia tiama elburĝoniĝanta ideo ne naskiĝis por anstantaŭi la aliajN. Li volis montri al ni kiel esti pli humanaj kaj kiel esplori niajn internajn abundojn de saĝeco kaj per la rezulto kunesti paceme. Kiam li diris en sia letero al la organizantoj de TEHA, ke ĉiu nacieco ofertas al la homaro nur la plej grandan malĝojon, li intencis ke ni ĉiuj scius ke lia ideo ne servos nur lin, aŭ lian naciecon sed la homojn el ĉiuj generacioj, el ĉiuj landoj. Ni do nun vidas homon eksterordinara, homon kun grandega koro!

 

    Hodiaŭ la humila ideo jam plenkreskis kaj fariĝs Esperanton. La lingvo Esperanto ne anstantaŭas iun ajn nacian lingvon, ĝi ekzistas flanke de ĉiu lingvo. Ĝi helpas nin esplori niajn diversecojn kaj amuzi per spektado de tiuj diversecoj. Ĝi helpas nin satigi niajn scivolemojn. Ĝi helpas nin kompreni la signifon de la rideto, kiun ni vidas sur la vizaĝo de ĉiu, kiu diras al ni "saluton" dum niaj renkontiĝoj. Ĝi helpas nin kompreni, ke rideto, kvankam ĝi kostas neniom, povas sanigi nian mondon, dum armiloj, kiuj kostas ĉiom, kiujn ni levas, foje pro manko de reciproka kompreno, povas lanĉi nian mondon en eterna detruo.

 

    Jam venas alia fojo memori tiun grandan homon kaj kion li faris por ni ĉiuj, ni povas nun denove meti niajn piedojn en liajn spurojn, kiuj eterne ne estos forigeblaj kaj diras kiel esperantistoj: "Mi ludos mian rolon por diversigi la bonan ideon de D-ro L. L. Zamenhof."

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng