2009-12-04 Laŭlum
Mi, simpla ĉina knabo el kamparo,
Konis Zamenhof je l' deksesa jaro,
Ekamis lin kaj lian Esperanton,
Pro lia kora zorgo pri l' homaro.
En l' juda etno multas grandpersonoj
Vere elstaraj kun mondfamaj nomoj:
Ejnŝtejno, Markso kaj l’ Rothscield-a domo...
Zamenhof estis superhom' de l' homoj.
En Bjalistok kunvivis kvin popoloj:
Germanoj, rusoj, litvoj, judoj, poloj.
Pro manko de komuna lingvo ili
Kverelis ofte strate malgraŭ voloj.
Por savi la homfratojn el kverelo,
Li kreis lingvon kontraŭ la babelo.
Ja Esperanto estas ne nur lingvo,
Sed idealo por la sankta celo.
Zamenhof sin plumnomis Esperanto,
Li vere duris kiel diamanto,
Persiste puŝis sin tra miljon* baroj,
Borile kiel brava batalanto.
L' ekzemplon lian lernu ni en vero,
Tra l' tuta mond' sonoru la Espero,
Ke frue realiĝu l' sonĝ' de l' homoj,
Triumfu Esperanto sur la tero!
2009 11 28
College Station, Usono
*Miljon = miliono, numeralo senfinaĵa kiel unu, du, tri… dek, cent, mil, proponata por unuecigi la bazajn numeralojn.
|