Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Riĉe riklotitaj piroj en Korla, Xinjiang
2009-12-14

de ZHANG HUIJIANG

 

    Korla, Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, kie vivas pli ol 20 nacioj inkluzive de hanoj kaj ujguroj, estas frukta lando abunda je piroj. En 2009 ĝia totala produktokvanto kaj pohektara produktokvanto respective starigis novajn rekordojn en la historio. Estis ĝojinde, ke ankaŭ ĝia pira prezo multe leviĝis.

 

    La 26-an de oktobro, statistiko farita de agrikultura administracio de Korla montris, ke ĉi-jare la produktokvanto de piroj atingos 294 mil tunojn, je 94 mil tunoj pli multe ol tiu en la pasinta jaro. Tio estas la plej riĉa rikolto en historio de Korla.

 

    En la lastaj jaroj la magistrato de Korla dediĉis grandan atenton al pir-produktado. La Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono decidis konstrui fruktobazon en Tarim-baseno kun areo de 12 milionoj da muoj (15 muoj = unu hektaro) en Tarim-baseno, kaj pir-bazon kun areo de miliono da muoj en Korla. La urbo deziris fari sin staplejo de fruktoj kaj fruktoprilaboritaĵoj en suda Xinjiang.

 

   

Nun en la urbo estas pira bazo kun areo de 20 mil muoj, kaj piraj ĝardenoj areantaj unu 15 mil muojn. Por intensigi konstruadon de piraj ĝardenoj, la magistrato je 20 eŭroj po mu-o premiis tiujn, kiuj kapablas produkti pirojn konformajn al la normo. Al tiaj fruktoĝardenoj la magistrato subvenciis 400 mil eŭrojn en la kuranta jaro. Nun stariĝis 95 tiaj ĝardenoj en Korla.

 

    Nun piroj de Korla multe eksportiĝas al sudorienta Azio. Maje de 2009 ĝi ekvendiĝis eĉ en Suda Afriko. Ĉijare la pira eksportokvanto jam atingis 20 mil tunojn kun valoro de 20 milionoj da usonaj dolaroj.

 

el retejo Xinhua

Redaktoro: Liu Sigong

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng