Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Revo pri komforta loĝejo (III)
2009-12-14

de QIU HUANXING

 

    Ĝojo alportita de reformado pri loĝdomoj

 

Vendataj loĝdomoj nove konstruitaj 

    En 1998 ekis en Ĉinio reformado pri loĝdomoj, kaj la dom-distribuado por bonstato daŭrinta ĉ. 50 jarojn estis valutizita. En Pekino laboristoj kaj oficistoj aĉetis de la registaro loĝdomon per 1450 juanoj (ĉ. 7 juanoj=unu usona dolaro) po ĉiu kvadrata metro; kaj la registaro ne plu konstruos loĝdomojn por distribui al ili, sed donas al ili malsamajn subvenciojn kaj publikajn fondusojn por loĝejo laŭ iliaj ofico kaj labor-jaroj, por ke ili aĉetu mem loĝejon en biena merkato.

   

    Tiujare, la unito, kie mi laboris, finkonstruis novajn loĝdomojn kaj distribuis al mi 122-kvadratmetran apartamenton el 4 dormoĉambroj, salono, kuirejo, 2 tualetejoj kaj 3 balkonoj. Dank’ al la favora politiko pro miaj labor-jaroj, mi ĝin aĉetis per 84 mil juanoj. Kiam mia tuta familio enloĝiĝis en tiun ĉi apartamenton apartenantan al ni mem, ni sentis nin ege feliĉaj.

 

    Ankaŭ Lu havigis al si apartamenton el salono kaj 3 dormoĉambroj tiujare. Post dekalkulo de kompenso de lia malnova loĝejo, rabato pro la labor-jaroj kaj 5% da rabato por lia edzino kiel instruisto li nur elspezis 40 mil juanojn por aĉeti ĝin.

 

 Malnova loĝkvartalo de Pekino en rekonstruado (Foto de Su Yijun)
    Menciindas, ke en la lastaj jaroj Pekino grandskale rekonstruis malnovajn urbopartojn. En 2002 estis malkonstruita ankaŭ la antaŭa loĝejo de Lu en kvadrata korto sidanta en la strateto Zhugan. Laŭ la politiko, la ekspluata komercisto donis al Lu 2 novajn apartamentojn kiel kompenson. Tiel, unu de liaj 2 fratoj enloĝiĝis en la kompare malpli grandan apartamenton el salono kaj 2 dormoĉambroj kaj la alia kune kun ilia patrino en la alian pli grandan el salono kaj 3 dormoĉambroj.

 

    Ŝanĝiĝis ankaŭ loĝado en la kamparo. Laŭ politiko, en la kamparo oni mem kolektas monon, mem preparas materialojn kaj mem petas de la kolektivo grundon por konstrui domon. Mi iam faris intervjuon al la kamparo en antaŭurbo de Pekino kaj al tiu en Hebei, Shandong kaj aliaj provincoj en norda Ĉinio. Preskaŭ ĉiuj tieaj kamparanaj familioj havas siajn proprajn korton, grandan kaj larĝan domon el brikoj. En la korto kamparanoj eĉ kulturas legomojn, florojn kaj arbojn. Influate de la moderna vivo, multaj kamparanoj kiel urbanoj havas hejme salonon, kie estas sofoj, te-tableto, kolora televidilo kaj klimatizilo.

 

 La aŭtoro (dekstre) en la hejmo de Sun Guangfu (meze)
    Antaŭ nelonge, mi faris intervjuon al la familio de Sun Guangfu en la vilaĝo Xiao Huying en antaŭurbo de Pekino.

 

    En la korto Sun sunumis brasikojn, kiujn li mem kulturis. Li pretigis tion por la gefiloj, kiuj laboras en la urbo. En la orienta alo estas manĝejo, kaj en la okcidenta -- kuirejo, banejo kaj tenejo, kaj sur la tegmento estas sunenergia akvovarmigilo. Por kuirado ili uzas metanon el bovbredejo de la vilaĝo, kaj por tio ili pagas 1.2 juanojn monate. Antaŭ la ĉefa domo el 5 ĉambroj estas vitra koridoro, kiu servas kiel ŝirmilo kontraŭ frosto vintre.

 

    La mastro diris, ke la domo kapablas rezisti kontraŭ 7-grada tertremo, ĉar la muroj de la domo estas el betona armaturo de la bazo ĝis la tegmento. Sun informis, ke 1/3 da familioj de la vilaĝo loĝas en tia domo.

 

    En Jiangsu, Zhejiang, Fujian kaj Guangdong, kamparanoj unue konstruas loĝdomon, se ili havas monon. Tie staras malgrandaj etaĝdomoj kiel vilaoj. Laŭkalkule, ĝis la fino de 2006, la pokapa loĝ-areo de la kamparanoj de la tuta Ĉinio atingis 30.65 kvadratajn metrojn.

 

Redaktoro: Zhao Xi

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng