2009-12-22
 |
Ĉina vicĉefministro Li Keqiang (la dua de dekstre) kaj franca ĉefministro François Fillon en la ceremonio |
La 21-an de decembro okazis en Pekino la ceremonio por fondi la Taishan-an Nuklean Centralon de Guangdong-provinco en suda Ĉinio.
La nomata nuklea centralo, investita de la Guangdong-a Nuklea Centralo(Grupo) kaj franca elektroenergia kompanio je 70% kaj 30% respektive, mastrata de la Guangdong-a Nuklea Centralo(Grupo) de Ĉinio kun registrita kapitalo je 16.74 miliardoj da juanoj (ĉ. 7 juanoj egalas al unu usona dolaro), estas ne nur la plej granda entrepreno de pura fuelo kune investita de Ĉinio kaj Francio, sed ankaŭ la plej grandskala enlanda elektroenergia entrepreno kune investita de Ĉinio kaj alia lando ĝis nuntempe.
(el retejo Xinhua)
Redaktoro: Zhao Xi
|