Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Mediprotektaj spertoj de ŜME estos “verda riĉaĵo”
2009-12-24

 

    Zhang Quan, direktoro de la Mediprotekta Administracio de Ŝanhajo, diris en gazetara konferenco pri mediprotektado kaj konstruado post la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME), ke la verdaj ideologio, teknologio, sistemo kaj maniero alprenitaj de ŜME por mediprotektado estos grava “verda riĉaĵo”. Post ŜME rilataj organizoj faros resumon pri tio kaj transformos ĝin en longtempe efikan sistemon en ordinara stato. 

 

    Gastigo de la Monda Ekspozicio en 2010 ludas pozitivan rolon en antaŭenpuŝo de akorda disvolviĝo de la ŝanhaja ekonomio kaj medio. Nun Ŝanhajo estas faranta la jenajn laborojn por la mediprotektado:

 

    Plenumi la projekton de mediprotektado. Post la jaro 2000 oni jam 3-foje aplikis la 3-jaran agadon por mediprotektado, kaj ĉi-jare startis la 4-a kun la investo de 82 miliardoj da juanoj cele pluapaŝe plibonigi kaj altigi la kapablon kaj nivelon de traktado de eluzita akvo kaj ĉiutaga rubo, redukti poluadon ellasan, polvan, bruan kaj riveran, kaj superregi ozonon, polvan nebuleton kaj aliajn mediajn problemojn.

 

    Pluapaŝe akceli la sistemon de superregado al polua fonto. Preni konstruadon de vejno-industria ĝardeno kaj ekoindustria ĝardeno, traktado de elektronikaj eluzaĵoj ktp kiel cefan laboron, pliigi subtenon al cirkula ekonomio, aktive progresigi puran produktadon kaj efektive antaŭenpuŝi reformadon de manieroj de ekonomia disvolvo.

 

    Daŭre redukti poluadon kaj ellasadon de malutilaĵoj. Surbaze de profundigo de kemia oksigeno-postulado kaj superregado de sulfa dioksido, startis la laboro superregi la totalan kvaliton de azota oksido kaj aliaj poluaĵoj. Plibonigi respondecan sistemon pri mediprotektado, altigi kapablon kaj nivelon de traktado al mediaj eventualaĵoj.

 

(el retejo de ŜME)

Redaktoro: Zhao Xi

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng