Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ŝanĝiĝas nia vivo
2009-12-28

de XIONG CONGRU

 

    Vespere de la 31-a de oktobro, elementlernejano Maimaiti Yasheng faris sian hejmtaskon sub tablolampo. La patrino lavis vestojn per lavmaŝino por la familianoj kaj la patro sidiĝis por rigardi televidon post manĝigo al la pli ol 50 ŝafoj bredataj de la familio.

 

 
 Aĉetado de televidilo
    Antaŭ kelkaj jaroj la vivo en la vilaĝo, kie vivas Maimaiti Yasheng, estis en tute malsama stato pro manko de elektro.

 

    La vilaĝo de Maimaiti Yahseng troviĝas en la montregiono ĉe suda piedo de Tianshan-montaro for de la gubernia urbo je pli ol cent kilometroj, distancas de la plej proksima urbeto je pli ol 40 kilometroj kaj la vojo inter ili estas ofte rompita de superakvo. Post vido je la lampo en la hejmo de parenco en gubernia urbo, Maimaiti Yasheng ege deziris uzi tiun objekton brilegan, kiam oni premis rilatan butonon.

 

    Antaŭ 2 jaroj elektristoj starigis fostojn unuj post aliaj laŭ zigzagaj montvojetoj kaj instalis lineon antaŭ la pordo de la hejmo de Maimaiti Yasheng. En la tago, kiam oni provizis elektron, li elprenis sian deponitan moneron kaj aĉetis surstangetan glaciaĵon, kiun li neniam manĝis pro ŝparemo, kaj donis ĝin al la elektristo.

 

    En la lastaj 10 jaroj, pli ol 50 mil kamparanaj kaj paŝtistaj familioj en malproksimaj montregionoj kaj ĉe dezertoj ekuzis elektron samkiel la familio de Maimaiti Yasheng, kaj radikale ŝanĝiĝis ilia vivmaniero daŭrinta de generacio al generacio.

 

Rigardantaj televidon hejme
    En la nova vilaĝo Qia’anzhai okcidente de Tianshan-montaro 36 paŝtistaj familioj plurfoje rifuzis enloĝiĝi en la brikan domon nove konstruitan de la registaro por ili, kaj daŭre vivis la nomadan vivon. Por ili, la Xinjiang-a Elektroprovizada Kompanio asignis 660 mil juanojn kaj instalis lineon trans montoj ĝis ilia vilaĝo. Ĝuante elektroprovizadon, la paŝtistoj fiksloĝiĝis. Fridujo kaj televidilo aperis en la hejmo de ordinaraj paŝtistoj. Kazaĥa paŝtisto Ades estis plej laŭmoda: unu monaton post elektroprovizado li ekuzis elektromagnetan fornon por prepari laktan teon.

 

    Vilaĝestro Guomu Surong diris, ke dank’ al elektroprovizado, la tieaj vivkondiĉoj pliboniĝis. Paŝtistoj sur la dorso de ĉevalo volonte fiksloĝiĝis en la vilaĝo kaj finfine metis punkton al sia nomada vivo.

 

    Elektroprovizado multigis la bonhavigajn kanalojn al kamparanoj kaj paŝtistoj. En Dashitou de la gubernio Mulei funkcias forĝejo administrata de kazaĥo Rehemu Biek. Antaŭ elektroprovizado li povis uzi nur memekipitan elektroproduktilon funkciigita de dizeloleo, pro tio la kosto por luti unu veldodraton estis 10 juanoj, sed hodiaŭ nur unu juano pro elektroprovizado. Rehemu Biek diris, ke lia komerco nun estas promesplena.

 

 En la kurso pri komputilo
    De post la jaro 2000, diversnivelaj registaroj de Ĉinio kaj ĝiaj elektroprovizadaj departementoj asignis entute 8 miliardojn da juanoj, provizis elektron al pli ol 50 mil kamparanaj kaj paŝtistaj familioj kaj komplete nuligis senelektroprovizadan vilaĝon. La ŝtata kompanio de elektroenergia reto kaj la popola registaro de la aŭtonoma regiono kune praktikis la projekton por provizi elektron al ĉiuj familioj funkciigitan per kolektita mono kaj solvis la problemon pri elektroprovizado por 21 mil kamparanaj kaj paŝtistaj familioj en nur unu jaro.

 

    Nuntempe, Maimaiti Yasheng ne nur realigis sian deziron uzi elektran lampon, sed ankaŭ lernas la han-an kaj anglan lingvojn pere de video. Lernejestro Ayikezi Aiyi’aiken diris, ke estis la unua fojo por multaj geknaboj vidi video-aparaton kaj komputilon en la lernejo.

 

(el retejo Xinhua)

Redaktoro: Liu Sigong

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng