Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Tetrinkejo en Profunda Strateto
2009-12-30

de XIAO MO

 

    Xiangyang Nanlu estas tipa strateto en la malnova Ŝanhajo de Ĉinio. Tie iam vivis multaj famuloj, politikistoj, artistoj kaj entreprenistoj. Ĝis hodiaŭ multaj malnovaj domoj en eŭropa stilo sin kaŝas en profunda strateto kaj de tempo al tempo haltigas preterpasantojn por rememori la pasintecon. Ĝis nun tiuj malnovaj domoj ne paliĝis pro tempopaso kaj certe gardos sian sintenon en movoplena vivo estonte.

 

Daketang en vespero

    Tia estas ankaŭ la tetrinkejo Daketang sidanta en tiu ĉi strateto. Ĝi, konstruita de riĉa komercisto el Zhejiang kaj desegnita de franca projektisto, kunportas al si la tipan okcident-eŭropan stilon. Ĝia nomo devenis el la nomo de la dommastro kaj signifas en la angla lingvo "poŝtan stacion en urbo" kun la simbolo, ke tie estas malfacile trovebla ripozejo en la multeokupita vivo.

   

    La tetrinkejo provizas speciale pu’er-teon. Pu’er-teo havas du kategoriojn: nebakitan kaj bakitan. Ĝenerale, nebakita pu’er-teo, konservata en bonaj kondiĉoj, fariĝas pli kaj pli gustoplena kaj bonodora kun tempopaso, kaj kies prezo estas relative pli alta. Sed bakita pu’er-teo estas preskaŭ senŝanĝita pro konserva tempo.

 

Ekspona ŝranko

    En Daketang estas divers-specaj pu’er-teoj. En la nuna merkato pu’er-teo, konservita ĉ. 60 jarojn, estas jam rara, tamen en Daketang eĉ nun troviĝas pu’er-teo, konservita jam pli ol cent jarojn, kaj ankaŭ divers-specaj pu’er-teoj, kukoforme kompaktigitaj kaj prilaboritaj antaŭ la 50-70-aj jaroj de la 20-a jarcento.

 

    Memore al la pasinteco

 

Bonodora teo kaj bongustaj manĝetoj
    Jen te-taso en blua porcelano, kelkaj folioj de pu’er-teo kaj poto da bolanta fontakvo! Vento blovas tintilojn pendantajn sub la tegmentorando. Teo aromas. Gustumante teon, oni fariĝas trankvila anime.

 

     Daketang estas 3-etaĝa tetrinkejo, la teretaĝo servas al individuaj klientoj, kaj en la unua kaj dua etaĝoj troviĝas 17 loĝioj kun diversaj trajtoj, sed en kia ajn stilo, ĉu ĉina ĉu eŭropa, ili portas la nomon de famaj teo-montoj en Yunnan. Kaj sur la muroj de ĉiu loĝio pendiĝas platkukoj de pu’er-teo kultivita en la nomata monto.

 

    Krome, ankaŭ objektoj en la loĝioj profunde impresis la klientojn per antikveco kaj eleganteco. Piramidforma telefono, malnovtipa fotilo, fonografo kun granda megafono, eĉ klimatizilo kovrita per ligno en antikva koloro harmonie akordiĝas kun la karaktero de la tuta tetrinkejo.

 

    Krom gustumado de teo, oni povas viziti la malnovan etaĝdomon en eŭropa stilo, kies teretaĝo ŝajne estas muzeo de pu’er-teo. Krom divesformaj te-servicoj, eksponiĝas tie ankaŭ entreprenaj sigeliloj, fakturoj, kontlibroj k.a.

 

(el retejo “Gustumu la vivon”)

Redaktoro: Zhao Xi

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng