Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Turisma disvolviĝo en okcidenta Ĉinio
2010-01-07

de LIU BIAN

 

    La Turisma Administracio de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon por raporti pri turisma disvolviĝo en la okcidenta parto de nia lando dum la pasintaj 10 jaroj post la ekpraktiko de la ŝtata strategio pri disvolvo de la okcidenta regiono de Ĉinio. Wu Wenxue, estro de la sekcio pri projektado kaj financo sub la Turisma Administracio de Ĉinio, ĉeestis la konferencon kaj respondis demandojn al ĵurnalistoj.

 

    Wu diris, ke disvolvo de la okcidenta regiono de Ĉinio estas ŝtata strategio, kaj la Turisma Administracio de Ĉinio subtenas la lokan turismon per mono, homa resurso kaj favora politiko kaj rigardas tion kiel parton de sia ĝenerala strategio pri disvolvo de la okcidenta regiono.

 

    Finance, inter la jaro 2001 kaj 2009 la registaro asignis al provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipo en la okcidenta regiono 727 milionojn da juanoj kiel fonduson por turisma disvolvo -- 58.82% de la sumo al la tuta lando, kaj bonigis la turismajn infrastrukturojn kaj publikajn serv-kondiĉojn en la okcidento.

 

    Hom-resurse, ĝi fortigis trejnadon de turismaj talentuloj por la okcidento. Komence de la jaro 2001 malfermiĝis 10 kursoj por trejni turismajn buroo-estrojn kaj 32 seminarioj pri turisma ekonomio; samtempe oni mondonacis al malriĉaj regionoj por funkciigi kursojn; estis trejnitaj pli ol 3000 fremdlingvaj ĉiĉeronoj de tibetaj regionoj en 5 provincoj. De la jaro 2003 ĉiĉeronoj estis senditaj al Tibeto; universitatoj de Zhejiang kaj Sichuan ĉiujare varbas 80 studentojn de la turisma fakultato el Tibeto por trejni altnivelajn administrantojn por la regiono.

 

    Plane, kune kun koncernaj departementoj ĝi redaktis kaj ellaboris turisman planon por tri-gorĝa regiono, Planon por ekologia turisma regiono de Shangri-la kaj por regiono laǔ la Qinghai-Tibeta Fervojo, subtenis redaktadon pri turismaj planoj en Kanas, Narat, Kashi kaj aliaj ŝlosilaj vidindaĵoj en Xinjiang; krome ĝi redaktis planon por turisma regiono de Silka Vojo kaj planon de turismo post katastrofoj.

 

    Politike, ĝi akordigis koncernajn departementojn publikigi en impostpago politikojn favorajn al la disvolvo de la okcidenta regiono kaj profitigis ankaǔ la turismajn vidindejojn kaj entreprenojn.

 

Redaktoro: Liu Sigong

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng