En la jaro 2009 la kvanto de la vendo kaj produkto de aŭtoj en Ĉinio atingis 13,5 milionojn. Ĉi-rilate Ĉinio superis Usonon kaj fariĝis la plej granda lando kun vendo kaj produkto de aŭtoj en la mondo. Specialistoj taksas, ke en la jaro 2010 la ĉina aŭtomerkato ankoraŭ rapide kreskos, kaj la kvanto de vendo kaj produlto de aŭtoj probable atingos 15 milionojn.