Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
"Ĉu vi sendos ankaŭ liberan tempon por legi ĝin ?"
2010-01-27

    Laurent (Francio):

 

    Mi dankas pro ĉiuj viaj mesaĝoj kaj do, memkompreneble, ankaŭ pro viaj raportaĵoj pri Haitio. Mi ne scias, kion respondi, tamen plurfoje mi vizitis viajn retpaĝojn, danke al ligoj en ricevitaj retmesaĝoj. Do, se mi vizitis ilin plurfoje, tio signifas, ke viaj paĝoj sufiĉe allogis min per la novaĵoj, tekstoj kaj fotoj !

 

    La novaĵojn "Ĉinio kaj la tertremo" mi legis nur en via retejo. Ĉiu nacia novaĵ-agentejo parolas unue pri si mem, kaj tio estas memkomprenebla, ĉar ili estas tiuj, kiuj plej bone konas sin ! Tamen, memkompreneble, se temas pri "raportoj pri si mem", la legantoj kaj aŭskultantoj devas atenti pri ne-neŭtraleco. Ĉiam estas bona afero ricevi informojn el pluraj flankoj. Mi ne kutimas sendi mian foton, sed ĉar mi ŝatas vian laboron, do jen mi sendas foteton. Mi ankaŭ dankas pro la propono pri "El Popola Ĉinio"... sed ĉu vi sendos ankaŭ liberan tempon por legi ĝin ? Simple mi deziras plej longan kaj sukcesan laboron al vi ĉiuj !

 

    La redaktorino de El Popola Ĉinio: Viaj proponoj kaj sugestoj estas grava subteno por nia laboro, tial kompreneble viaj leteroj kaj mesaĝoj estas bonvenaj kaj valoraj por ni. Ni klopode kontengitos la legbezonon de niaj legantoj kaj bonigos nian retejon, por ke ĝi fariĝu la versenca ĝardeno de e-istoj.

 

Redaktorino: Chen Ji

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng