Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Reago al raportoj pri la Tertremo en Haitio (XIII)
2010-02-03

    Aldona Grikietienė (Litovio)

 

    Mi ricevis vian informon pri eventoj de tertremo en Haitio, dankon, kaj mi respondas al viaj demandoj.

 

    Ni, litovaj homoj en Litovio, estas informitaj pri tertremo, malfeliĉoj kaj suferantoj en Haitio. Terure vidi vidaĵojn, sed pli terure senti mem tertremon.

 

    Elkore ni bedaŭras je forpasintoj kaj kondolencas proksimulojn de ili. Ni bondeziras al postvivantoj sanon, fortecon kaj kuraĝon. Dio benu ĉiujn.

 

    Por helpi la suferantojn, precipe infanojn, ni povas oferi telefoni per numeroj: 1418 - 2 lidoj, 1419 - 5 lidoj. Dimanĉe, 2010.01.30, en preĝejo de urbo Garliava estis farita monkolektado por helpi al infanoj de Haitio. Pastro jam invitis ĉiujn oferi al suferantoj en Haitio.

 

    Al mi ege plaĉis en "El Popola Ĉinio" funebra vico kiam “Atingis Pekinon la ĉerkoj de la 8 packonservantoj mortintaj en la tertremo de Haitio”, “Eskortado de la ĉerkoj kovritaj per la ĉina nacia flago” kaj aliaj. Mi ekvidis, ke ĉinaj homoj kaj registaro belege estimis forpasintojn, zorgis pri suferantoj. Estimo al ili !

 

    Laŭ mi, Ĉinio estas belega lando, interesa arkitekturo, sed mi ege timas de tertremo kaj aliaj katastrofoj de naturo. En Litovio, nur unu fojon en mia vivo, estis malforta tertremo. Mi veturis per aŭto, tial mi nenion sentis, nur kiam mi revenis hejmen, oni al mi diris, ke tremis la bretoj en la ĉambroj kaj iomete muroj de domo.

 

    Mi tutkore bondeziras al ĉinaj homoj SANON, PACON, TRANKVILECON kaj FRATECON. ESTU FELIĈAJ!

 

    Doumegnon Koffi (Togolando)

 

    Vere estis terurega la tertremo, kiu okazis en Haitio, tio dolorigis kaj malsanigis nin ĉiujn en Afrika Centro Esperantista en Togolando. Ni estas la plej malfeliĉaj, ĉar ni ne havas la monrimedon por helpi la haitian popolon, kio estas bedaŭrinda. Sed kiam ni aŭdis ke, potencaj landoj mobilizis por finance subteni kaj helpi Haition rekonstrui la landon, ni dankis Dion, ĉar tiu gesto portis varmon en nian koron. Mia deziro estas, ke oni rekonstruu la landon, por ke kiam eventuala tertremo pluokazos, la novaj rekonstruitaj domoj ne plu estu tuŝitaj. Tiu ĉi solidareco de la potencaj landoj sur nia planeto vere portis varmegon en mian koron, tial mi multe dankas ilin.

 

    Mi konfesas, ke mi ne estas informita pri la rolo ludita de Ĉinio en savado post la tertremo . Ĉu vi povas informi min, tiel mi reskribos al vi pri tio. Sed mi scias, ke Ĉinio estas la unua lando, kiu sendis homojn kaj financajn rimedojn por helpi la tutan landon. Tiu ĉi gesto estas imitinda, kaj montras kiomfoje Ĉinio kompatas la doloron de haitianoj.

 

    Laŭ mi, la raporto estas bona, ĉar ĝi celis informi la tutan mondon pri la teruraĵo kiu okazis, kaj instigis la potencajn landojn kaj riĉajn homojn helpi Haition. Tion mi multe aprezis.

 

    Maertens Grégoire (Belgio)

 

    Dankon pro via atentigo pri la haitia katastrofo. Mi legis multajn raportojn pri la tertremo, kaj kompreneble mi konstatis, ke la novaĵoj pri la intervenoj de landoj kiel Ĉinio kaj Kubo mi nur ricevis pere de la uzantoj de la lingvo Esperanto. Inter amikoj ktp. mi povis doni aldonajn sciigojn, ĉar el la enlandaj gazetaro kaj revuoj, televido kaj radio, mi ne ricevis tiajn informojn. Mi jam ofte plendis pro la troigo de informoj el Usono, ekzemple ĉiu publika parolado de la prezidanto ni detale ekscias, dum ni nenion aŭdas aŭ legas pri la prezidantoj de gravaj landoj kiel la via, ankaŭ ne el Japanio aŭ Indio, nek Brazilio ktp. Kondolencojn mi nun sendas ĉi-tie al EPĈ, kiu sendis la unuan informon, kaj al vi. Ni eĉ ne sciis ke inter la packonservantoj en Haitio troviĝis ĉinaj senditoj, tion mi povis do kiel novaĵon distribui inter miaj amikoj, konatuloj kaj niaj politikistoj.

 

(Redaktoro: Niu Xueqin)

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng