2010-02-04 Antaŭ 100 milionoj da jaroj, kiam hindia plato koliziis kun Eŭrop-azia plato, leviĝis el antikva Tethys-maro la 8000-metro-alta Himalajo. Kaj la vojo Sichuan-tibeta (de Xichuan-provinco al Tibeto de Ĉinio) zigzagas en la montaro kiel poem-versoj gravuritaj sur la altebenaĵo.
Pri Tibeto oni laŭdas ĝian grandiozecon per sennombraj vortoj, parolas ĝian zigzagan vojon per senfinaj rakontoj, tamen pri ĝia ĉarmeco se nur vi persone vizitas, vi spertas ĝian belecon. Rigardante malproksimen sur la vojo Sichuan-tibeta oni sentas, ke la mondo estas tiel pura kaj ampleksa.
Sur la vojo, koto kaj sablo konturas la pitoreskajn pejzaĝojn, glaciejo fariĝas fono de la riveroj, ĉarmas lagoj kaj montoj, kaj la paŝtejoj en malproksimeco fandiĝis kun la ĉielo. En la montaro la ĉielo ĉiam estas lazura kaj la 4 sezonojn sin trovas sinkrone. La vojo etendiĝas sur pli ol 20 montoj kun altitudo de 4000 metroj kaj tra 14 ondegaj riveregoj, zigzaganta kiel serpento longa je mil kilometroj.
Mi esperas, ke tra mia lenso legantoj iom gustumos parton de la mirindajn pejzaĝojn sur la vojo Sichuan-tibeta.
el retejo Xinhua
Redaktoro: Liu Sigong
|