Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Jaro de la Tigro 2010 kaj 1998
2010-02-10

 

     Kara Skipo de la EPĈ-Redakcio,

 

    Ekde 1998 ĉiujare prezentas ĉina orkestro Novjaran Koncerton en Vieno, ĉi-jare, la 12-an de februaro 2010, la 13-an fojon, sed la unuan fojon en la pli granda urbohalo pro la ĉiam pli kreskanta populareco de la koncerto.

 

    Ĉefdirektisto Pang Kapang direktos la orkestron "China Broadcasting Traditional Orchestra". Solistino JIANG Kemei (huqin- ĉina violono), solisto ZHOU Dongchao (suona-ĉina trumpeto).

 

    En la jaro 1998 mi spektis la 1-an Ĉinan Novjaran Koncerton en Vieno. Jen mia raporto.

 

    Al la Jaro de la Tigro, 1998

 

    Unua ĉina novjarkoncerto en Viena Muzikasociejo

 

    Ĉi-jare la ĉina popolo havis la eblecon vidi per satelita televido du novjarkoncertojn el la sama loko, nome, el la fama Ora Salonego de la Viena Muzikasociejo. La unuan novjarkoncerton prezentis la mondfama orkestro Viena Filharmonio, jam la 1-an de januaro 1998, kaj la duan Ĉina Nacia Orkestro la 27-an de januaro 1998, okaze de la komenciĝo de Jaro de la Tigro.

 

    Kiel konstanta aŭskultanto de Ĉina Radio Internacia kaj peranto de "EL POPOLA ĈINIO", mi spektis la koncerton, kun granda intereso. Tuj oni povis ekkoni ke temas pri ĉina orkestro, ĉar okulfrape montris tion la ĉinaj tradiciaj muzikinstrumentoj, kiel gamo-sonorilo kaj gongaro en la fono de la scenejo. Gamo-sonorilo konsistas el sonoriloj pendantaj, laŭ ilia grandeco, sur framo.

 

    La orkestro estis fondita en 1960 en Pekino, kiel trupo de Ĉina Centra Ensemblo de Nacia Muziko. La anoj apartenas al la elito de la institucioj, kiel Ĉina Centra Konservatorio en Pekino aŭ Konservatorio de Ŝanhajo.

 

    Ĉina Nacia Orkestro uzas por la ludado senescepte nur tradiciajn muzikinstrumentojn. En aprilo de 1997 ili turneis en Usono, ludinte 17 koncertojn en 11 urboj, inter ili ankaŭ Nov-jorko.

 

    La novjara koncerto inaŭguriĝis per prezento de la du himnoj aŭstria kaj ĉina, kiujn la feste vestitaj spektantoj starante aŭskultis.

 

    Post bonvenigaj salutvortoj la unua koncert-programo estis la "Novjara Uverturo".

 

    Tiam aperis sur la scenjo la aŭstro, prof. d-ro Marcel PRAWY (PRAWI), kiel gvidanto tra la vespera programo. Li prezentis la solistojn kaj aliajn naciajn muzikilojn. Krom la "Ĉina Galopo", kiun komponis Johann Strauß (patro), oni prezentis interesajn ĉinajn specialaĵojn al ni, ekzemple la programeron "Luna Speguliĝo" ludita de Erhu-solistino (Erhu-o estas arĉinstrumento); la muzikaĵon "Hu Jia" prezentita de trio, aŭ la eron, "Ĉiuj birdoj faras respekton al fenikso", kiun solisto virtuoze elkornis por ni. Ni admiris ankaŭ la ludon de plukinstrumentanino sur biv-o. La lasta muzikaĵo antaŭ la paŭzo nomiĝis "Fabela lando de la dezerto".

 

    Post la paŭzo d-ro PRAWY, enportante ŝtof-tigron, rakontis pri la novjarfestado kaj pri la Jaro de la Tigro. La unua tago de la unua monato, laŭ la ĉina kalendaro, estas la unua tago de la printempo kaj la tradicia festo de Ĉinio. Tiutage ĉie en la kamparo regas gaja atmosfero. Oni iluminas sian domon kaj eksplodigas petardojn por bonvenigi la feston. En la ĉambroj oni gluas novjarajn bildojn kaj ruĝajn paperojn por pligajigi la festadon. Dum ĉi-tiuj tagoj ĉiuj familanoj kolektiĝas kaj la parencoj vizitas unu la alian por ĝoje tradicie festi.

 

    Daŭrigas la programon di-solisto, di estas fluto el bambuo, akompanis lin la orkestro.

 

    Poste ili ludis sen solisto pecon, kiun mi jam aŭdis en la Esperanto-programo de la Ĉina Radio Internacia, la "Plukitan Polkon" de Josef kaj Johann Strauß.

 

    Per "Popola Danco de Yao" finiĝis la oficiala parto de la programo.

 

    Ĉe la fino leviĝis pli kaj pli entuziasma aplaŭdado. Post tondra, longdaŭra aplaŭdado de la spektantoj, aperis denove la orkestro kaj ludis kelkajn aldonaĵojn, inter ili la mondkonatan "Radetzky-marŝon" de Johann Strauß (patro).

 

    La novjara koncerto profunde impresis min kaj mi ege ĝuis festi la komenciĝon de la jaro 1998 je la dua fojo!

 

    Feliĉan Novjaron!

 

    Via konstanta leganto kaj iama EPĈ-peranto

 

    Leopold Patek

 

    Martinstr. 104/38

 

    3400 Klostronovburgo (Klosterneuburg)

 

    Urbo de la Interpopola Kompreniĝo (ekde 21.10.1989)

 

    http://eo.wikipedia.org/wiki/Klostronovburgo

 

    http://eo.wikipedia.org/wiki/Klostronovburgo_Urbo

 

    http://eo.wikipedia.org/wiki/Mona%C4%A5ejo_de_Klosterneuburg

 

    Aŭstrio

(Redaktoro: Liu Zijia)

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng