Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Interna Mongolio antaŭenpuŝas utiligon de vent-energio
2010-02-20

de SUN GUOSHU

 

 

 

 

 

 

    Interna Mongolio de Ĉinio estas loko riĉa je vent-energio, lastjare ĝia vent-energia industrio rapide disvolviĝis, kaj tiea instalita kapacito de pli ol 3 miliardoj da kilovattoj jam estas 25% de tiu de la tuta lando kaj okupas la unuan lokon en Ĉinio en la vent-energia utilo.

 

    Interna Mongolio kun vent-energia konservo de 1.052 miliardoj da kilovattoj kaj ekspluatebla kvanto de 0.3 miliardo da kilovattoj estas regiono riĉa je vent-energio. Ĝia vent-energia konserva kvanto okupas 40% de tiu de la tutlando. Ĉiujare la averaĝa efika tempo de uzebla vent-energio superas 6000 horojn, kaj tia regiono en Interna Mongolio areas 128 mil kvadratajn kilometojn.

 

    Laŭ la statistiko kaj esploro pri la vent-energio de Interna Mongolio, oni dividis la regionon en 26 partojn, 15 el kiuj anticipe estis ekspluatataj. Oni konstruis vent-elektran industrion kun instalita kapacito de milionoj da kilovattoj en Chifeng de Interna Mongolio, kaj en Baotou kaj Tongliao konstruiĝis vent-energia generatoro kun instalita kapacito inter 350 mil kaj 800 mil kilovattoj, kaj krome, aliaj 3 vent-energiaj bazoj en miliono-da-kilovatta grado estas konstruataj en Bayanzhuoer, Baotou kaj Tongliao.

 

    Oni informiĝis, ke Interna Mongolio planas, ke de 2010 ĝis 2015 en la orienta kaj okcidenta partoj estos konstruataj vent-enegiaj bazoj kun instalita kapacito super 5 milionoj da kilovattoj. Kaj fine de 2010 la instalita kapacito de la regiono atingos 7 milionojn da kilovattoj kaj en 2015 atingos 30 milionojn da kilovattoj.

 

    Jen kelkaj fotoj pri la vent-elektrejo en Interna Mongulio.

 

el retejo Xinhua

Redaktoro: Liu Sigong

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng