Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Verd-semanto en dezerto (I)
2010-02-22

de QI CHUNMEI

 

    Ĉe la rando de dezerto Mau-us troviĝas oazo kiel gemo -- nun tie prosperas poploj, salikoj kaj aliaj arboj, floroj, kaj brilas granda fiŝlago. Ĉe la longa puto kreskas fragmitoj. En la fruktoĝardeno videblas piroj, vinberoj, pomoj kaj oleastroj. en la ombroj de arboj kuŝas kvar brik-domoj; maldekstre tri-doma tenejo, malantaǔe staloj por porkoj kaj ŝafoj. Kantoj de birdoj en la arbaro refreŝigas homojn. Laǔdire tie sporadas sovaĝaj leporoj, vulpoj, fazanoj kaj aliaj bestoj.

 

 Rigardante maturiĝintajn poplojn, Bai Chunlan estas ĝoja.

 

    Kiel sonĝo la supraj vidaĵoj estas en vilaĝo Shanbianzi, gubernio Yanchi, Ningxia. Ĉio ĉi tie estis konstruita iom post iom de s-ino Bai Chunlan dum pli ol 20 jaroj.

 

    Sabl-preventado

 

    En 1953 Bai naskiĝis en kamparana familio en gubernio Yanchi, kies 20% de la tero estis dezerto. Tie la klimato estis tutjare seka, kaj malmulte pluvis kaj forte ventis. La jara kvanto de precipitaĵo estis 280 mm dum la jara kvanto de vaporiĝo atingis 2100 mm. Por ekzisto, la lokanoj batalis kontraǔ la naturo de generacio al generacio, tamen malriĉeco estis ĉie videbla.

 

    En 1969 Bai edziniĝis al la vilaĝo Maozhaizi. Tie ventis de printempo al vintro. Oni rikoltis malmulte el la agro, kaj maizo kaj batato estis ĉefaj manĝaĵoj por la tieaj loĝantoj. Eĉ en la fino de la 1970-aj jaroj, mankis vestoj kaj manĝaĵoj al multaj familioj kaj oni vivtenis sin depende de la ŝtata helpo. Troviĝis 16 homoj en la familio Bai, tamen nur kelkaj laborfortoj, do la vivo estis tre malfacila. En iu jaro la edzo kaj Bai pene laboris la tutan jaron, tamen jarfine oni kalkulis, ke ili ŝuldis 40 juanojn al la produkt-brigado. "Ni vivas kvazaŭ sinkis de unu profunda kavo al la alia pli profunda."

 

Bai kun ĝojo konigas sian laboron kontraŭ la dezerto. 

 

    En 1980 kiam la familio Bai trovis nenian rimedon por vivo, la loka registaro alvokis homojn por "planti arbojn" en Yikeshu ok kilometrojn fore .

 

    Tie mankis vegetalaro, kaj ĉie estis sablo. Laǔdire, la akvotavolo estis ne profunda, kaj post elfosado de du metroj, oni povis trovi akvon. Bai kaj ŝia edzo planis planti arbojn anstataǔ malsatiĝi en hemjo. Se oni trovos akvon, ili elkulturos grenon.

 

    Tiel la geedza paro veturinte per azen-ĉaro kune kun aliaj dek familioj venis al loko fore de siaj hejmoj. Neatendite, ke ili laboris pli ol 20 jarojn por la afero.

 

    Persistado

 

Oazo en dezerto 

 

    Unue oni devis solidigi sablon. Ĉiumatene Bai kaj ŝia edzo iris al la loko kreskigi herbojn. En malsato ili manĝis sekajn manĝaĵojn; en soifo, trinkis malvarman akvon. Ellaciĝintge, ili ripozis en ombro de staranta fosilo-stango sur kiu pendas vesto. En ĉiuj fruaj printempoj Bai kaj ŝia edzo plantis arbojn kontraǔ malvarma vento; en somero, ili piediris al loko kelk-dek kilometrojn fore por akvumi la arbojn kontraǔ sunbrilo. Kamparanoj ne timis laboregon, tamen ili timis la kaprican veteron. Novaj arbidoj ĵus plantitaj estis elradikitaj de forta vento. "Ni devas repreni la elradikitajn arbidojn, planti ilin denove, aǔ elfosi arbidojn kovritajn de sablo, kaj denove akvumi ilin." En la unuaj kelkaj jaroj, Bai kaj ŝia edzo tiel batalis kontraǔ la dezerto. En somero de 1983, tri-mu-a tritiko esperreble estis rikoltota, tamen post sabla ŝtormo, la fruktoj malaperis. Vizaĝe al la severa stato, aliaj familioj revenis hejmen unu post alia. Tamen Bai estis obstina kaj ŝi nekonvenkeble kredis, ke arboj povos kreski sur la sablo!

 

    Kredeble la persistado de Bai kortuŝis la ĉielon. Aǔtune de 1984 ili kulturis tritikon sur la reformita dezerto kaj rikoltis 4 sakojn da tritiko. Bai kaj ŝia edzo revenis al la vilaĝo, kaj diris al pasantoj: "Ni povas manĝi farunon!"

 

(el retejo Xinhua)

Redaktoro: Liu Sigong

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng