Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ekologia brutobredado en okcidenta Ĉinio
2010-02-22

de ZHANG JINLIN

 

    "Post 50 jaroj, kiajn herbejojn ni postlasos al niaj posteuloj?" demandis Gao Hongbin, agrikultura vicministro de Ĉinio, en landa labor-kunveno pri herbejoj en Xining, Qinghai.

 

    Ĉinio, la dua granda lando kun plej multe da herbejoj tutmonde, havas 6 miliardojn da mu-oj de herbejoj -- 41.7% de la ĉina teritorio. Tamen 90% de ĝiaj uzeblaj herbejoj iagrade dekadencas. Superŝarĝa paŝtado sur herbejoj en norda Ĉinio malutilas al 32% de la tieaj herbejoj kaj 200 milionoj da mu-oj de herbejoj suferas de tererozio. La tendenco de herbeja ekologio "parta bonigo kaj tuta malbonigo" estas ne efike retenata.

 

    Malgraǔ tio, okcidentaj provincoj Qinghai, Guizhou kaj aliaj okcidentaj provincoj aktive esploras novajn modelojn pri ekologia paŝtado, kaj espereble, ke ili trovas la ĝustan vojon solvi la problemon pri la herbeja ekologio.

 

    La tiel nomata "akv-turo de Ĉinio", Qinghai-provinco en nordorienta Qinghai-tibeta Altebenaĵo, estas grava akva resurso kaj ekologia ŝirmilo de Ĉinio, tie estas fonto de Yangzi-rivero, Flava Rivero kaj internacia Lancang-rivero (Mekongo), tri plej gravaj riveroj de Ĉinio. En la provinco troviĝas 547 milionoj da mu-oj de naturaj herbejoj -- 51% de la provinca teritorio, kaj ĝi estas unu el la kvin grandaj paŝt-bazoj en Ĉinio.

 

    En la pasinteco la brutobredado en Qinghai profiliĝis, ke la tuta familio loĝas en unu tendo kaj paŝtas mil bovojn kaj ŝafojn. La paŝtistoj atentis nur nombrojn de la brutoj kaj neglektis ekonomian profiton kaj ekologian protekton. Delonge la superpaŝtadon ne eltenis la vastaj paŝtejoj. En la lastaj jaroj la vastaj herbejoj dekadencis kaj dezertiĝis. La ekologio de herbejo pli kaj pli malboniĝis, kaj eĉ minacis la ekologian sekurecon de Qinghai-Tibeta Altebenaĵo kaj mez-malsupraj basenoj de riveroj.

 

    Deng Bentai, vicestro de Qinghai-provinco, diris, ke por efike protekti la malfortan ekologian medion, Qinghai ellaboris disvolvan strategion "fari la provincon ekologia". Sur tiu ĉi fono, kiel altigi ekonomian profiton sub la premiso de ekologia protektado kaj serĉi la vojon por kontinua disvolvado de la ekonomio fariĝis nova tasko de paŝtado sur la herbejoj.

 

    Komence de la jaro 2008 post profunda esplorado Qinghai faris planon por disvolvi ekologian paŝtadon, kaj la paŝt-administracioj selektis sep paŝt-vilaĝojn en la naciminoritataj aǔtonomaj subprovincoj Yushu, Golog, Huangnan, Hainan, Haibei kaj Haixi por provi ekologian paŝtadon.

 

    Deng diris, ke la esploro celas ŝanĝi la produktan kaj administran metodojn de brutobredado, fari brutobredadon sciencan, organizan kaj industrian, por mildigi la kontraǔon inter homoj, herbejoj kaj brutoj, ĉesigi la tendencon detrui la ekologian medion kaj kiel eble plej bone efektivigi la harmonian kunekziston inter homoj kaj la naturo kaj daǔrigeblan disvolviĝon.

 

    Unu jaron post la provo, la prov-vilaĝoj trovis tri modelojn: unua, preni kooperativon kiel platformon, disvolvi akci-entreprenadon de brutoj kaj herbejoj; dua, disvolvi en la karakteroj paŝti brutojn en nefiksaj herbejoj, grand-dimensia administrado, laborigi paŝtistojn kaj racia distribuado de resursoj; tria, familia entreprenado laŭ kontraktoj, pogrupa kunlaborado, optimumigi industrian strukturon, kaj protekti herbejan ekologion.

 

    Dang Chenyan, estro de brutobreda sekcio de agrikultura kaj paŝtada administracio de Qinghai-provinco, opiniis, ke el la tri modeloj la plej efika estas la unua en la vilaĝo Sujiwan, gubernio Menyuan, tibetnacia aǔtonoma subprovinco Haibei, provinco Qinghai.

 

    En vilaĝo Sujiwan loĝas tibetanoj, mongoloj, hanoj, hujoj kaj tu-oj, okupiĝantaj pri paŝtado. 481 homoj el 117 familioj en la vilaĝo posedas 52.7 mil mu-ojn de herbejoj, 4300 mu-ojn de agroj kaj 12.8 mil brutojn. Post kiam la vilaĝo estis konfirmita kiel provloko de ekologia brutobredado, ĝi startigis akci-administradon kune dividi la riskon kaj profitojn.

 

    En la pasinta jaro la nova modelo ekologie kaj ekonomie profitigis la vilaĝon. La neta pokapa enspezo en la vilaĝo minimume atingis 5800 juanojn, je 1000 juanoj pli multe ol pasintjare.

 

    En Guizhou, oni prenis ekologian paŝtadon sur herbejoj kiel unu el la efikaj vojoj por malrapidigi dezertiĝon kaj grava rimedo por industrie kaj scienc-teknologie forigi malriĉecon, kaj realigis ekologian kaj ekonomian gajnojn. Nuntempe la provinco, cele de "konstrui provincon ekologie paŝtada", iris en rapidan disvolviĝon.

 

    La disvolva modelo elpensita de Guizhou estas senpage distribui al malriĉaj familioj 20 ŝafinojn, 600 juanojn de subvencio por staloj kaj 160 juanojn de subvencio pri herbejoj, kaj senpage doni helpon en teknologi-servo, tekonologia helpo kaj vendado. Post 3-5 jaroj la malriĉaj familioj transdonos la 20 ŝafinojn al aliaj malriĉaj familioj.

 

    Ekde la jaro 2008, en la 55 prov-gubernioj en Guizhou, 33 el ili disvastigis la modelon de ekologia paŝtado sur herbejoj. En la projekto estis investitaj entute 305 milionoj da juanoj por kulturi 570 mil mu-ojn de paŝt-herboj kaj bredi 268 mil kaprojn.

 

    Laǔ antaǔkalkulo de la oficejo por forigi malriĉecon de Guizhou, premise de bona administrado, ĉiuj familioj kiuj ricevis 20 ŝafinojn profitis en la sama jaro kaj post 4 ĝis 5 jaroj, la metodo povos fariĝi grava industrio por helpi malriĉulojn kaj stabiligi enspezojn, kaj ĉiuj povas gajni netan enspezon de 40 ĝis 50 mil juanoj en ĉiu jaro.

 

    "Ĉu rigardate de la brutobredado mem ĉu juĝate laŭ la disvolvo de tibet-naciaj regionoj en Ĉinio, la ekologia paŝta disvolvo en Qinghai kaj aliaj provincoj estas evidente fruktodona," diris Deng.

 

    Gao Hongbin, vicministro de Agrikultura Ministerio de Ĉinio, diris: "La bonaj spertoj kaj metodoj pri ekologia paŝtado efektivigataj de Qinghai-provinco estas lernindaj de aliaj lokoj."

 

(el retejo Xinhua)

Redaktoro: Liu Sigong

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng