Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Verd-semanto en dezerto (II)
2010-02-23

de QI CHUNMEI

 

    Sukceso

 

 Dezerto havas verdajn plantojn.
    Post gustumo de la unua sukceso, pliiĝis la entuziasmo de la geedzoj. Ili selektis sablosalikojn kaj sabloartemiziojn, kiuj taǔgas por kreski en sablo kaj povas solidigi sablon kaj preventi venton. Senherba loko de "unu arbo" finfine havis volaran verdon.

 

    Por plue preventi venton kaj sablon, la geedzoj senĉese plantis arbojn kaj herbojn. La fakto estis, ke kelk-monata laborado ofte estis detruita de unufoja ventego. Se tiel fari, ĉu ili laboris senrezulte? Kvankam Bai maltrankviliĝis, tamen ŝi neniel povis elpensi la praktikan solvon.

 

    Iutage Bai informiĝis, ke ne malproksime de "unu arbo" la scienca komitato de la gubernio starigis provejon por esplori la sablopreventon. La geedzoj estis tre ĝojaj pri la novaĵo. Je frua mateno de la dua tago ili iris al la provejo por lerni metodojn por sabloprevento. Sciiĝinte pri ilia travivaĵo, la esploristoj estis profunde kortuŝitaj kaj persone instruis la geedzojn kiel planti herbojn kaj pacience helpis ilin selekti sekecorezistajn plantidojn. La geedzoj tre dankis ilin. Ĝuste en tiu jaro 80% el la arbidoj plantitaj de Bai kaj ŝia edzo estis supervivaj, kaj supervivis ankaǔ vinberujoj kaj pomujoj.

 

    Dum la batalo kontraǔ vento kaj sablo, la geedzoj trovis efikan metodon, kiu povis regi sabloperdon kaj altigi ekonomian efikon. Subtenante de koncernaj departementoj, Bai lernis kiel planti tridimensie. Ŝi kunligis plantadon, kulturadon kaj prilaboradon, kaj ankaǔ aĉetis porkojn, ŝafojn kaj maŝinon por prilabori furaĝon. Ŝi fosis kvar fiŝlagetojn en la dezerto kaj enmetis kvar mil fiŝidojn. Pro tio, ke la jara neta enspezo atingis pli ol 40 mil juanojn, ilia familio fariĝis iom bonhava kaj estis elektita kiel ekzempla familio en la gubernio.

 

    Penado

 

    Kiel virino, por elstariĝi en la batalo inter la homo kaj la naturo, Bai eltenis neimageblajn malfacilojn.

 

    Ŝiaj kvar infanoj memoris, ke en sia knabeco ili ofte vekiĝinte trovis, ke tenante kudrilon kaj fadenon la patrino dormanta sin apogis kontraǔ termuro. En la frua mateno, ili nur vidis varmajn manĝaĵojn anstataǔ sian patrinon, ĉar ŝi jam forlasis hejmon kaj eklaboris.

 

 Kaligrafaĵo: "geedzoj-herooj por sabl-preventado" por geedzoj Bai
    Iutage en aprilo 1989 kiam Bai kaj ŝia edzo estis plantantaj arbojn, sabloŝtormo atakis "unu arbon". En palpebruma daǔro la ventego forprenis sablojn, ŝtonojn kaj ilian filineton. La geedzoj plorante kriis tri horojn en la teruraj ventego kaj sablo, kaj fine trovis sian filineton, kies okuloj, nazo kaj oreloj estis farĉitaj je sableroj. Bai sentis sin timiga eĉ nun kiam ŝi rememoris la okazon. (图2)

 

    En la jaro 1991 kiam la geedzoj energie laboris kontraǔ la sablo, la sorto refoje batis ilin -- ŝia kara edzo estis diagnozita hepata cirozo. Tenante la diagnoz-paperon, Bai sin klinis super la fenestrobreton kaj ploregis. Post ploro ŝi konsilis sian edzon trankvile ripozi kaj lasi la arboplantadon al ŝi. Ekde tiam Bai tre frue venis al la sablejo planti arbojn kaj herbojn kaj post laca laboro hejmenrevenis vespere por prizorgi sian edzon. Ĝis la forpaso de sia edzo en la jaro 1997 Bai neniam cedis sablopreventon. La verŝajne malforta virino, per siaj ŝutroj, portis du ŝarĝojn vivan kaj sablopreventan.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng