Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Verd-semanto en dezerto (III)
2010-02-23

de QI CHUNMEI

 

    Entreprenado

 

    Influite kaj instigite de Bai, pli kaj pli da kamparanoj transloĝiĝis al "unu arbo". Bai instruis ilin kiel planti arbojn, herbojn, kiel kulturi brutojn kaj sian akumulitan furaĝmiksan teknikon, ŝi ankaǔ kredite vendis arbidojn, herbidojn kaj porkidojn al malriĉaj familioj, kaj senpage prilaboris furaĝon por porkoj kaj ŝafoj por la vilaĝanoj...

 

 Maje 2000 Hu Jintao kaj Bai Chunlan intime interparolis.
     La 5an de majo 2000 Hu Jintao, tiama konstanta komitatano de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ŝtata vicprezidanto, venis al la hejmo de Bai por ŝin viziti. Hu alte taksis la penan entreprenadon kaj spiriton pri longdaǔra sabloprevento, kaj laǔdis ŝin kiel ekzemplon por fariĝi riĉa kaj meritulon por preventi kaj regi sablon.

 

    Aǔdinte, ke Bai intencas entrepreni alian 2000-mu-an dezerton kaj senpage transdonos ĝin al la vilaĝo, kaj helpas aliajn forigi malriĉecon, Hu certigis ŝian noblecon kaj sugestis, ke ŝi, anstataǔ senpage transdoni la agron al la vilaĝo, starigu akcian kompanion por altiri proksimajn homojn, kiuj ne havas monon, tamen volas koncentri sin en la sablpreventado, per akcio-aĉeto kunigu la fortojn de la homoj, kaj gvidu ilin rezisti kontraǔ dezerto kaj riĉiĝu kune.

 

    Aǔguste 2000 oficiale stariĝis la Limigita Kompanio pri Sabla Industrio de Bai Chunlan. La kompanio investis 1.12 milionojn da juanoj, kombinis 88 familiojn en la vilaĝo por regi la 20-mil-mu-an dezertiĝan teron de la vilaĝo. En la sama jaro sub la sugesto de Bai, junaj virinoj en la urbeto starigis "virinan sablopreventan plotonon". En printempo Bai gvidante 20 virinojn plantis arbojn en la dezerto.

 

    En la pasintaj kelkaj jaroj, sur sia sablopreventa bazo Bai fosis du profundajn motorpumpatajn putojn, konstruis 6500-metran elektran draton kaj ankaǔ ses grandajn forc-bredejojn, kiuj jare produktas 300 porkojn kaj 2500 ŝafojn. Ŝi plie metis pli ol du mil kokojn en la arbaron. Subtenante de la kultura kaj turisma buroo de la gubernio Yanchi, ŝi ekdisvolvis turisman industrion, kaj "verda hejmo de Bai Chunlan" fariĝis la dezerta turisma vidindaĵo en la gubernio... Idilia vivo, pri kiu neimageblis la prauloj, estis efektivigita en la manoj de Bai Chunlan.

 

 Breda industrio de Bai Chunlan
    Dum la evoluo de la esplorado de la okcidenta Ĉinio, Bai estis plifidanta pri sablopreventado kaj riĉiĝo, kaj ŝia vidkampo plivastiĝis. Lastatempe ŝi ĵus entreprenis 1000-mu-an dezerton, kaj deziris starigi alian Limigitan Kompanion pri Sablopreventado, kaj mobili la vilaĝanojn finance kaj fizike investi por kuna sablopreventado kaj egala riĉiĝo.

 

    Bai Chunlan, kamparana virino, per juneco kaj ŝvito, pentris viglan verdmondon, kaj ŝiaj agoj estis certigitaj de la registaro. En la lastaj dek jaroj, ŝi estis sinsekve distingita kiel "avangarda laboristino de Ĉinio", "verda modelino de Ĉinio", "avangarda individuo pri mediprotektado en Ĉinio", "laborista modelo de la aǔtonoma regiono" kaj estis menciita por la premio de "dek eminentulinoj de Ĉinio".

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng