Ekis rekonstruado de la antikva urbo Dujiangyan de Sichuan, Ĉinio
2010-02-24
Lastatempe ekis rekonstruado de la antikva urbo Dujiangyan de Sichuan, Ĉinio. La projekto inkluzivas protektadon kaj rekonstruadon de antikvaj loĝdomoj kaj historiaj restaĵoj, restaŭradon de malkonstruejoj, starigon de novaj komercaj kaj turismaj programoj, ktp. Laŭplane, oni finos la konstruadon antaŭ la 12-a de majo 2011.