Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Bi Hongzhen, juna reprezentanto de TPK
2010-03-09

de CHEN JIANLI

 

    Bi Hongzhen, naskiĝinte en la 1980-aj jaroj kaj loĝante en vilaĝo Baimiao, sub la urbo Pingliang en provinco Gansu, estas reprezentanto de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK). Oni intime nomas ŝin Malgranda Bi.

 

Motorbiciklo estas la ĉefveturilo de Bi Hongzhen. 
    Kun buklita hararo kaj modaj nigra-kadraj okulvitroj, ŝi ofte veturas motorbicikle, kaj oni ne povas imagi, ke ŝi estas el kamparano de nacio Huj.

 

    Antaǔ ol ŝi fariĝis reprezentanto de TPK, ŝi estis ordinara junulino en Pingliang. "Mi neniam iris ekster mian urbeton ĝis kiam mi fariĝis la reprezentanto. Mia okupo estas bone administri la malgrandan butikon kaj laǔeble faciligi la vivon de vilaĝanoj." Kvankam juna, Bi estas kapabla kaj diligenta. Ŝi gajnis diplomon de supera mezlernejo, kaj instruis du jarojn kiel anstataŭanta instruisto en iu loka elementa lernejo. Ŝi ĝuas famon en sia loko pro fondo de superbazaro kaj agentejo de la kompanioj Ĉina Movebla Telekomuniko kaj Ĉina Unikomo.

 

    Post kiam ŝi fariĝis reprezentanto de TPK, ŝi estis pli okupita. En pli ol duonjaro ŝi estas en kunveno, esplorado aǔ trejnado.

 

Bi Hongzhen telefone aŭskultas opinion de la amaso en sia butiko. 
    Aliatempe Bi zorgas sian komercadon. Ŝia butiko profitas malmulte por favori la lokanojn. Okaze de foiro homoj el la proksimaj dekkelkaj vilaĝoj vizitas ŝian butikon. Pro ŝia agentejo de la kompanioj Ĉina Movebla Telekomuniko kaj Ĉina Unikomo, la lokanoj ne bezonas iri malproksimen por pagi telefon-koston en la urbo je kelkdek kilometroj fora. Ŝi ankaǔ liveras en malalta prezo telefonajn servojn. Krom tio, ŝia agentejo estas la ununura en la vilaĝo kiu kontaktiĝas kun la larĝa bendo. Bi diri: "Oni ŝatas retumi en mia agentejo precipe dum la foiro. Se ili ne havas monon, ili povas senpage uzi la komputilon. Foje mi devas senpage liveri al ili paperon por kopiado." En la okuloj de la vilaĝanoj, Bi estas fidinda kaj dependinda.

 

 
 Bi Hongzhen (la dua de dekstre) aǔkultas opinion de pasaĝeroj en aǔtobuso.
    Nun Bi ĉiam kunportas kun si notlibreton por registri problemojn kaj sugestojn esprimitajn de la lokanoj, kiam ŝi iras eksteren pro ofico aŭ pro propraj aferoj.

 

    Nun Bi havas pli multajn konsiderojn kaj devkonscion pri la ĉirkaǔaj aferoj. Post esplorado kaj kolektado de diversaj opinioj, ŝi pretigis plurajn proponojn pri konstruado de energi-kemia bazo ŝtatnivela en Pingliang kaj aliaj por prezenti al la 3-a sesio de la 11-a TPK.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng