Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ŝanhajo estas preta por ŜME
2010-03-12

 
Ŝanhaja delegacio de TPK okazigas plenan kunvenon. 
    Matene de la 7-a de marto ŝanhaja delegacio de TPK okazigis plenan kunvenon por ekzameni registaran laborraporton, projekton pri nacia ekonomio, socia disvolviĝo kaj aliaj. La kunveno estis malfermita al ĉinaj kaj alilandaj amaskomunikiloj.

 

    Delegitoj aktive parolis kaj la atmosfero estis varma. Je 10:30, la kunveno iris en gazetaran parton. Ĵurnalistoj konkure demandis.

 

    Yu Zhengsheng, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj sekretario de la Komitato de la Partio de Ŝanhajo, kaj Han Zheng, vicsekretario de la komitato de la Partio de Ŝanhajo kaj urbestro de Ŝanhajo respondis demandojn de Reminribao (Popola Ĵurnalo), rusa televizia stacio Alpha kaj retpaĝaro China.

 

    Sekureco estas plej grava

 

    La Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜEM) 2010 estas la fokuso.

 

Yu Zhengsheng 
    Respondante la demandon "kiel kompreni, ke ŜME estos sukcesa, brava kaj memorinda?", Yu diris, ke "la konstruaĵoj miaopinie estas bravaj". Por realigi "sukcesan, bravan kaj memorindan" sekureco estas la plej grava, kaj oni prenos sekurigajn metodojn.

 

    Yu diris, ke sekureco ne sufiĉas, oni ankaǔ rigardos la enhavon kaj klarigon de temoj. Ĉiuj pavilonoj havas sian propran interpreton pri la plej nova koncepto, teknologio en la urba evoluo, kaj ili povas doni profundan impreson al la vizitantoj.

 

    "Urbo, pli bela vivo", plej alloga

 

Han Zheng 
    Respondante, kio estas la plej alloga vidindaĵo en la ekspozicio, Han diris, ke "urbo, pli bela vivo" estas la plej alloga. Tie troviĝas 42 pavilonoj konstruitaj de aliaj landoj mem, kiuj dissendas novajn kultur-konceptojn kaj estas interŝanĝaj platformoj de ĉinaj kaj alilandaj kulturoj; alia vizidinda estas praktik-zono pri urboj, kie amasiĝas ĉinaj kaj alilandaj ekzemploj, premiere en historio de ŜME; krome, ankaǔ pavilonoj pri Ĉinio, temoj kaj 18 entreprenoj estas belaj. "Ni esperas, ke amaskomunikiloj plimulte disvastigos la ekspozicion."

 

    Iu raportisto demandis Han: "Ĉu vi estas preta por ŜME?"

 

    Han respondis: "Ĉiuj ŝanhan-anoj inkluzive de mi estas pretaj."

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 
 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng