Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
ŜME fariĝos publika diplomatia sceno
2010-03-15

 

    Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) komencota la unuan de majo havas realan kaj simbolan markon al Ĉinio. ŜME havas historion de pli ol 150 jaroj, ĉijare ŜME unuafoje okazos en evoluanta lando, kaj kiel okazo pri plurflanka diplomatio, ĝi estos granda sceno de Ĉinio aktive disvolvi publikan diplomation.

 

    La 8-an de marto Zhao Jinjun, vicdirektoro de komitato de eksteraj aferoj sub ĈPPIK kaj estro de Diplomatia Universitato de Ĉinio, diris en la gazetara konferenco de la 3-a Sesio de la 11a ĈPPIK, ke en la jaro 2009 ĈPPIK esploris en Ŝanhajo, kaj formis serion da raportoj kaj sugestoj kun la temo "ŝance de ŜME kaj puŝu publikan diplomation".

 

    Zhao diris: "Ekde la pasinta jaro la komitato de eksteraj aferoj sub ĈPPIK prenis publikan diplomation kiel sian gravan taskon celante sub la registara gvido amasigi la fortojn de administracioj, institucioj, societoj kaj la vastaj amasoj de la popolo por montri al la mondo veran Ĉinion, klarigi niajn politikojn enlandajn kaj eskterlandajn, forigi miskomprenon, intensigi komprenon, kaj puŝi komunan gajnon kaj amikajn rilatojn de Ĉinio kaj aliaj landoj. Chen Haosu, vicdirektoro de komitato de eksteraj aferoj sub ĈPPIK kaj prezidanto de Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj, komparis ŜME kun golfo albordiĝi de aliaj landoj al Ĉinio. Li diris: "Ni opinias, ke ŜME fariĝos publika diplomatia sceno pro granda skalo kaj alta atento de ĉiulandaj registaroj kaj popoloj, kiuj partoprenas la laboron, kaj krome ĝi allogas multajn alilandajn vizitantojn. Mi komparis ĝin kun golfo, kaj ĉina fenestro almontri sin."

 

    ŜME allogos partoprenantojn de pli ol 200 landoj kaj internaciaj organizoj, kaj pli ol 70 milionojn da vizitantoj. Zhao konsideris, ke ŜME estas ne nur manifestacio de ekonomio, sed ankaǔ rigardita kiel kultura festo. Oni devas preni ŜEM kiel ŝancon por manifesti ĉinajn molan potencon kaj koncepton.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng