Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Wen Jiabao en la gazetara konferenco (I)
2010-03-17

     Sube ni citas kelkajn punktojn plej impresajn en liaj respondoj.

 

    “Mi ne bedaŭras morti pro mia amo kaj idealo.”

 

    Wen Jiabao diris: "En la sekvontaj jaroj la vojo de disvolviĝo en Ĉinio restos same neebena, eĉ plena de dornoj, tamen ni devas kuraĝigi nin mem per antikva maksimo: kiam oni iras 90 liojn en sia 100-lia vojaĝo, oni sukcesas nur duone, ĉar ju pli oni proksimiĝas al la celloko, des pli multajn malfacilojn oni renkontas. Tial nun ne estas tempo por ni malstreĉiĝi. Ni devas havi memfidon por atingi la cellokon. Kiel ajn alta estas la monto, certe estas vojo por atingi ĝian supron. La unusola rimedo por solvi tiujn malfacilojn estas nia propra klopodado. Mi profunde amas nian landon, kaj 'ne bedaŭras morti pro mia amo kaj idealo'. Kun tia aspiro mi plenumos mian laboron en la resta 3-jara oficperiodo.

 

    “Renminbi ne devalutis en la malfacia tempo de la monda ekomonio.”

 

    Kiam Wen Jiabao respondis la demandon de ĵurnalisto el “Financa Tempo” de Britio -- “ĉu la revaluto de Reminbi ne profitigos Ĉinion”, li diris, ke la periodo inter junio de 2008 kaj februaro de 2009 estis la plej malfacia por la monda ekonomio, tamen en tiu tempodaŭro anstataŭ devaluto Renminbi je 14.5% revalutis.

 

    Nepre trovi esperoplenan vojon por eviti la duan fundiĝon de ekonomio

 

    Al la demando “kiel la ĉina ekonomio evitos la duan fundiĝon”, Wen diris, ke ĉi-jare la ĉina ekonomio nepre devas bone trakti la rilatojn inter ĝia rapida kaj stabila disvolviĝo, reordigo de strukturo kaj antaŭkalkulo de inflacio. Por eviti duan fundiĝon de ekonomio ni nepre devas trovi esperoplenan vojon inter la tri flankoj.

 

    “Eĉ nun mi ne komprenas, kial ili argumentas kontraŭ Ĉinio?”

 

    Kiam Wen Jiabao respondis la demandon de la raportisto el usona “Novaĵo-semajno”(News Week) pri Kopenhaga Kunveno, li diris: “Eĉ nun mi ne komprenas, kial iuj landoj ĉiam argumentas kontraŭ Ĉinio? Klimata ŝanĝiĝo influas la vivon de la homaro kaj rilatas la interesojn de diversaj landoj kaj justecon de la mondo. Estas tute ĝusta, ke ni insistas pri la principo de “komuna kaj diferenca respondeco” en traktado de klimata ŝanĝiĝo, kaj ni daŭre klopodos kune kun aliaj landoj por trankti klimatan ŝanĝiĝon.”

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Chen Ji

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng