Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Wen Jiabao en gazetara konferenco (II)
2010-03-18

    Problemoj inter fratoj estos solvitaj, frue malfrue

 

    Pri komerca kunlaboro de la du flankoj de Taiwan-Markolo, Wen Jiabao diris: “Mi scias, ke subskribado pri komerca kunlaboro de ambaŭ flankoj havas komplikan procedon. Tamen, ni estas fratoj, kaj la problemoj inter fratoj estos solvitaj, frue malfrue. Kvankam ekzistas inter la fratoj konfliktoj, tamen iliaj sangaj rilatoj estas neniam ŝanĝeblaj. Ankoraŭ tiel ardas mia deziro viziti Taiwan, ĉar mi opinias, ke la ĉina nacio kun la kulturo de 5 mil jaroj havas gigantajn animskuan kaj koheran fortojn.”

 

    Atenton al la komerca protektismo kaŭzita de la internacia financa krizo

 

    Pri influoj de la komerca protektismo al ekonomia reprosperiĝo de la nuna mondo, Wen Jiabao diris: “Sekve de disvastiĝo kaj profundiĝo de la internacia financa krizo, serioziĝas la financa protektismo, sed ne reduktiĝas. Al tio atenton devas doni diversaj landoj.”

 

    Ĉinio neniam ĉasos hegemonion

 

    Al la demando “Ĉu Ĉinio havas kapablon kaj volon ludi pli gravan rolon en internaciaj aferoj?” Wen Jiabao respondis: “Ĉinio persiste iras la vojon de paca disvolviĝo. Evoluo de Ĉinio ne malhelpas al ajna lando. Ĉinio neniam ĉasos hegemonion eĉ post kiam ĝi ege prosperiĝos.”

 

    Rapida ekonomia disvolviĝo de la ĉeftero -- potenciala forto de Hongkong

 

    Pri la profundaj problemoj alvizaĝataj de Hongkong en la ekonomia kampo, Wen Jiabao opinias, ke ilia ŝlosilo kuŝas en tio, unue, kiel disvolvi la avantaĝojn poseditajn, daŭre teni kaj plifortigi la funkciojn de Hongkong kiel centro financa, aernaviga kaj komerca. Due, kiel antaŭenpuŝi avantaĝajn industriojn laŭ la trajtoj de Hongkong, precipe la servajn. Trie, pluapaŝe plifortigi ligilojn inter Hongkong kaj la delto de la Perla Rivero, profitante de la avantaĝo pri najbareco de Hongkong kaj la ĉeftero. La granda merkato kaj rapida ekonomia disvolviĝo de la ĉeftero estas potenciala forto de Hongkong en estonta evoluo. Kvare, la Hongkong-anoj devas harmonie kunlabori kaj unuiĝi kun komuna kono por teni Hongkong en prospero kaj stabileco. Estonte, Hongkong multe progresos ne nur ekonomie, sed ankaŭ demokrate kaj politike laŭ la fundamentaj leĝoj. Kvine, ne neglekti plibonigon de la popola vivo kaj disvolvon de edukado.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Wang Lihua)

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng