Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Wen Jiabao en gazetara konferenco (III)
2010-03-18

    Li konfesis, ke li ne multe kontaktis fremdlandajn komercistojn

 

    Respondante la demandon de raportisto el la usona ĵurnalo Wall Street "Kian rimedon Ĉinio prenos por trankviligi fremdlandajn entreprenojn?", Wen diris: "Traktante la financan krizon, ni efektivigis multajn ekonomi-stimulajn politikojn. Ekzemple, ni vendis al kamparanoj elektrajn hejmajn aparatojn je favora prezo, kaj subvenciis la aĉetantojn de novaj aŭtoj per reaĉeto de la malnovaj el ili, kaj por tio ni okazigis publikan adjudikon kun la partopreno de en- kaj eksterlandaj entreprenoj, inkluzive de tiuj el Taiwan kaj Hongkongo." Li diris ankaŭ: "Mi devas konfesi, ke mi ne tiel multe kontaktis alilandajn komercistojn. En la venontaj tri jaroj mi klopodos pliigi la kontakton kun ili por ke ili bone konu ĉinajn politikojn, kaj mi volas aǔskulti iliajn opiniojn pri faroj de Ĉinio por altiri fremdan investon."

 

    Agrikulturo ludas decidan rolon

 

    Wen emfazis tri punktojn en sia raporto. Unue, la monpolitiko devas teni racian sufiĉecon de la moncirkulado, konvenan procenton de la interezo kaj bone regi la anticipon de inflacio. Tiuj tri aferoj estas la kerno de la monpolitiko. Due, oni devas doni altan atenton al la agrikulturo, kaj garantii per ĉiu ebla rimedo riĉan rikolton en la kuranta jaro. Agrikulturo ne nur estas la ekonomia bazo, sed ankaǔ rilatas al relative rapida kresko de la ekonomio kaj rego de anticipo de inflacio. Trie, oni devas teni la kontinuecon kaj stabilecon de politikoj, tio estas daŭre praktiki pozitivan financpolitikon kaj relative liberan monpolitikon por daŭrigi la bonan situacion de la ekonomia revigliĝo. Se la ekonomio denove malboniĝus, la perdo pligrandiĝos. Samtempe oni devas laǔ ŝanĝiĝo de la situacio reguligi la celon kaj flekseblecon de politikoj kaj bone regi la direkton, forton kaj efikon.

 

    Malstabileco de usona dolaro

 

    Al la demando de raportisto el la novaĵ-agentejo Reuters "Ĉu vi maltrankvilas pri la sekureco de ĉinaj aktivoj en Usono same kiel pasintjare?", Wen diris: "Kiel ĉefa internacia mon-emisianto Usono maltrankviligas nin per la malstabileco de la usona dolaro. Pasintjare mi diris, ke mi estas maltrankvila pri tio, kaj nun mi diras la samon."

 

    Ĉinio ne kulpas en la serioza ĝenaĵo pri rilatoj inter Usono kaj Ĉinio

 

    Wen diris: "Lastatempe Usono akceptis la viziton de Dalai-lamao kaj vendis armilojn al Taiwan, kaj per tio ŝokis la ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio, kaj serioze ĝenis la interrilatojn de la du landoj. Estas ne Ĉinio, sed Usono, kiu devas porti la respondecon."

 

    Justeco brilas pli ol la suno

 

    Respondante la demandon de raportisto el la singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao "Kian influon havas popolopinioj al eksterlandaj politikoj de la ĉina registaro?", Wen diris: "Sin disvolvante Ĉinio ne nur kreskigas la ekonomion, sed ankaŭ antaŭenpuŝas la socian justecon kaj akcelas la kompletan kaj liberan evoluon de homoj. La tri flankoj estas egale gravaj. Ni koncentras energion al disvolvo de la produktado kun la baza celo kontentigi la kreskantajn materialajn kaj kulturajn postulojn de la popolo. La socia stabileco baziĝas sur la justeco, tial mi opinias, ke la justeco brilas pli ol la suno."

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng