2010-03-18
 |
Chen Xianjin (dekstre), vicdirektoro de la Buroo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio subskribas kontrakton kun la prezidanto de Grupo-Kompanio Dongwo, subvencianto de la gvidmapo. |
En la 16-a de marto, la Buroo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio deklaris, ke oni senpage disdonos al la vizitantoj cent milionojn da ekzempleroj da gvidmapo pri ŜME, el kiuj 80 milionoj da ekzempleroj temas pri la interno de la ĝardeno kaj 20 milionoj da ekzempleroj temas pri la ekstero de la ĝardeno. Ĝi estas preciza, detala kaj enhavoriĉa, kaj multe faciligos la vizitadon al la ĝardeno.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong) |