Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
TEJO-Seminario okazos julie en Slovakio
2010-03-18

    TEJO kune kun organizantoj de Somera Esperanto-Studado preparas aktivulan trejnadon por instigi nian kreemon. La renkontiĝo celos krei novajn ideojn kaj projektojn, kaj ankaŭ lerni, kiel ĉiun ĉi kreemon pludoni al aliaj.

 

    En la seminario ĉefan rolon ludos diversspecaj praktikaj aktivaĵoj, kiuj intencos veki nian kreemon kaj doni videblajn efikojn. Tamen oni ankaŭ povas atendi ĉion neatenditan, ĉar la seminario dependos de la partoprenantoj kaj celos forlasi konatajn skemojn.

 

    Al la seminario ni invitas aktivulojn de junularaj organizoj, kiuj volas doni ion novan al Esperanto. Le evento okazos kune kun Somera Esperanto-Studado, do inter la 2-a kaj la 10-a de julio 2010 en Piešťany, Slovakio.

 

(Łukasz Żebrowski )

Redaktorino: Chen Ji

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng