Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Infanoj de tibetaj kamparanoj kaj paŝtistoj ĝuas la favoran politikon de “tri liveroj” en deviga edukado
2010-03-19

De LIN RUXUAN

 

 
 En leciono de la angla lingvo.
 
 
Lernantoj tagmanĝas. 
 

 En leciono de la tibeta lingvo.

 

    La “tri liveroj” temas pri liveroj de manĝaĵo, loĝejo kaj elspezo por lernado, kiujn la ŝtato donis favore al la infanoj de tibetaj kamparanoj kaj paŝtistoj en ilia deviga edukado.

 

    Laǔ la ĝisdata statistiko de la Departemento de la Eduko de la Tibeta Aǔtonoma Regiono, nun estas sume 593 000 lernantoj en diversgradaj kaj diversspecaj lernejoj. Inter ili estas 448000 lernantoj en la stadio de deviga edukado, el kiuj sume 264000 lernantoj en mezaj kaj elementaj lernejoj ĝuas la politikon de “tri liveroj” de deviga edukado. Ili konsistigas pli ol 60% de la tuta lernantaro de la regiono en la stadio de deviga edukado.

 

    Ekde la jaro 1985, Ĉinio asignis specialan monsumon por praktiki la politikon de “tri liveroj”. Ekde novembro, 2009, la jara kosto por la "tri liveroj" por elementa lernejano leviĝis de 1300 juanoj al 1750 juanoj kaj tio por mezlernejano leviĝis de 1450 juanoj al 1850 juanoj; en landlimaj gubernioj kaj distriktoj, la jara kosto por elementa lernejano leviĝis de 1400 juanoj al 1850 juanoj kaj tio por mezlernejano de 1550 juanoj al 1950 juanoj.

 

    Tio estas la oka fojo levi la normon de la “tri liveroj” de deviga edukado en Tibeto, kaj la plimultigita elspezo pro la normleviĝo estas kovrita de kaso de la Tibeta Aǔtonoma Regiono.

 

    Respondeculo de la kaso de la Departemento de la Eduko de la Tibeta Aǔtonoma Regiono diris, ke pro la leviĝo de la normo de "tri liveroj" kaj multiĝo de favoritaj lernantoj, en 2009 la monsumo donita de la centra registaro por deviga edukado de Tibeto jam levigis de 361, 03 milionoj da juanoj al 419, 24 milionoj juanoj. Krom la supre menciita favora politiko de “tri liveroj” de deviga edukado Tibeto ankaǔ liveras stipendiojn al internuloj en superaj mezlernejoj kaj eksteruloj en malsuperaj mezlernejoj kaj elementlernejoj en agrikulturaj kaj paŝtaj regionoj.

 

    En 2007, sur bazo de senpaga deviga edukado de lernantoj en agrikultura kaj paŝta regiono, Tibeto komencis praktiki senpagan devigan edukadon al ĉiuj lernantoj en la stadio de deviga edukado kaj la unua efektivigis senpagan devigan edukadon en la lando.

 

(Retaktoro: Jin Chenxi)

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng