2010-03-19
REN JUNCHUAN
En Interna Mongolio, kiu estas serioze damaĝita de centralizitaj dezertoj, estas dissemitaj ne nur 5 grandaj dezertoj: Badain Jaran, Tengger, Ulan Buh ktp, sed ankaǔ kelke da grandaj sablejoj: Horqin, Onqin Daga kaj Mu Us. De tie la sablo iam invadis kaj atakis la nordan parton de Ĉinio, proksime al Pekino. Pri tio oni maltrankviliĝis, ke Interna Mongolio fariĝus sabla fonto en la koro de la popolo.
Dum efektivigo de la Strategio pri Granda Disvolvo en la Okcidento en 10 jaroj de 2000 ĝis 2010, Interna Mongolio asignis 37 miliardojn da juanoj por ekologia konstruado. Nun serio da projektoj de ekologia regado ekzemple regado de sablaj fontoj proksime de Pekino kaj Tianjin, cedigo de agrikulturo al arbarizado kaj protekto de naturaj arbaroj, estas efektivigataj en gravaj regionoj ĉirkaǔ Pekino kaj Tianjin, Alxa, kaj Onqin Daga.
Dank' al dekjara penado, Interna Mongolio regis 260 milionojn da muoj da dezertoj. La aero de irigaciataj kampoj pliiĝis je 42 milionoj da muoj. Rezulte de tio la aeroj de dezertoj kaj sablozaj kampoj reduktiĝis, kaj koncerne la ekologian medion, okazas historia ŝanĝiĝo de reteno en la tuto kaj pliboniĝo en la partoj.
Nun, norde de Yinshan-monto en Interna Mongolio formiĝis ekologia ŝirmilo, kiu longas 300 kilometrojn kaj larĝas 50 kilometrojn; kaj sude de Onqin Daga aperis sistemo de ŝirma forsto, kiu longas 400 kilometrojn kaj larĝas 1-10 kilometrojn. La verda ŝirma ekranego de la norda parto de Ĉinio estas fondita.
|