2010-03-19
100 jaroj poste, denove en Parizo dum tuta semajno (2010-06-27 -- 2010-07-03) por disdividi, kunpreĝi, celebri, prelegi, kunfesti...
Antaŭ 100 jaroj por la unua fojo katolikaj esperantistoj kongresis en Parizo por starigo de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Tial ĉi-jare oni revenas al Parizo ne nur por omaĝi al la karaj pioniroj kaj inde soleni gravan datrevenon, trarigardi tiun jarcenton de esperantista katolikeco, por poste restarti per nova elano. Inf.: Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, c/o Marija Belošević, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio. rete: parizo2010@gmail.com
Pliaj informoj pri la kongreso legeblas ĉe: http://www.ikue.org/kong2010/index.htm
(el Libera Folio)
Redaktoro: Niu Xueqin |