Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Taglibro de Helen Hawking en Haitio (II)
2010-03-22

 

Kadavroj surstrate 
 

 

Ripozo en parko 

 

    La 14-an de januaro: Terura sceno

 

    Haitio neniam estas loko sekura. Ni aŭdis, ke escepte de la mortintaj en la tertremo, ĉiuj aliaj krimuloj de loka prizonego fuĝis el la malliberejo.

 

    Hodiaŭ, ni rapide taksis kelkajn kooperativojn. Antaŭ tio, ni faris al ili urĝan akvo-provizadon kaj trejnadon pri respondo al media kaj higiena eventualaĵoj. Enketo pri rifuĝejoj de popolanoj suferantaj de la katastrofo montris, ke tie oni urĝe bezonis trinkakvon, manĝaĵojn, medikamentojn kaj publikajn tualetejojn. Tio ne estis ekster nia atendo.

 

    La kunordiga komisiono pri akvo, medio kaj higieno kvankam ne povis funkcii laŭplane, sed funkciis bone. Kelkaj privataj akvo-provizadaj kompanioj liveris servadon kaj provizis gravajn lokojn de la urbo per akvo, tio estis bona informo entuziasmiga. Tiuj unitoj liveros 80 kamionojn da pura akvo. Internaciaj organizoj, inkl. de OXFAM, devas organizi kaj administri akvo-konservadon kaj akvo-distribuadon. Tio estas peniga laboro.

 

    Malfeliĉe, ni rimarkis, ke oni ne povas elpreni la materialojn rezervatajn por urĝaj bezonoj. Tio estas grava bato por ni, ĉar ni planas distribui akvon en la sekvanta tago. La popolanoj suferantaj de la katastrofo soifegas.

 

    Terura sceno por hodiaŭ ne estas ruinoj de loĝdomoj kaj lernejoj, sed kadavroj sufokaj. 16 kadavroj kovritaj per litkovriloj estis laŭvice metitaj, la kadavroj jam identigitaj estis metitaj ĉe la ringa vojkruciĝo Canape Vert, laŭ grupo el 20 kaj kun la nomo sur slipo el kartono, tamen amaso da kadavroj nekovritaj estis stakigitaj unuj sur aliaj kaj du kadavroj -- preterlasitaj ĉe angulo de strato, adolto kun rigida mieno kuŝis sub la mortinta infano.

 

    Hodiaŭ, multaj vualis sian vizaĝon per gaztuko aŭ vualo, kredante, ke tio povu ilin protekti kontraŭ infektaj malsanoj kaŭzitaj de kadavroj. Ruĝaj gaztukoj estis ŝatataj, ĉar oni opinias, ke la ruĝo helpas forigi malsanojn.

 

    Ni informiĝis, ke morgaŭ atingos aviadiloj, kiuj alportos urĝsavajn materialojn. Jen bona informo!

 

    La 15-an de januaro: Daŭra tranoktado sub libera ĉielo

 

    Hodiaŭ, ni estas pretaj por distribui akvon. Mi iris al golfejo, kiu servas kiel hejmo por dek mil homoj, kaj tie suferas en plena aero multaj vunditoj kaj malsanuloj. Mi laŭeble serĉis lokon taŭgan por meti la akvosakon.

 

    Mi demandis de scivolemo, kial tie oni dike ŝirmis sin per blankaĵo sube de la nazo. Mi supozis, ke tio estas io dolĉe aromanta kontraŭ tiuj malbonodoroj. Fakte, tio estas dentpasto, per kiu ili sin protektas kontraŭ malsanoj.

 

    Ni dormis ankoraŭ eksterdome, tio daŭros ankaŭ en venontaj tagoj. Mi ne sciis, kion mi pli, ĉu dormi en lito, ĉu min satigi per kuiritaj manĝaĵoj. Morgaŭ, ni establos akvo-provizadan stacion kaj komencos distribui trinkakvon. Nin atendas longa tago, kiu estos sukcesoplena, espereble.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Wang Lihua)

 

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng