Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio ĝuigas al bonzoj favorajn politikojn per leĝdono
2010-03-22

de Lü Xueli

 

    70-jara bonzo Danbei Nizhu vivis en Tar-templo en Qinghai-provinco pli ol 50 jarojn. Li multe laŭdas la medicinan asekuran sistemon praktikatan nun en Ĉinio. Ĉi-jare li ne nur aliĝis al la nova kampara koopera kuraco, sed ankaŭ ĝuis minimuman vivtenadon de 200 juanoj monate.

 

Maljuna bonzo Danbei Nizhu 
    “En la komenco de mia bonziĝo en la templo, mia vivo dependis de miaj familianoj kaj mi ofte ĉagreniĝis pro malsato. Nun mi ne nur ne maltrankvilas pri tio, sed ankaŭ povas repreni proporcian kvoton el mia kurac-pago,” Danbei Nizhu diris: “Mia vivo multe ŝanĝiĝis.”

 

    La templo Tar, sidanta en Qinghai-provinco, nordokcidenta Ĉinio, estas fama tibeta budhisma templo. Qinghai estas unu el la kvin grandaj tibetnaciaj regionoj en Ĉinio. Ĉinio havas 10 tibetnaciajn aŭtonomajn subprovincojn, el kiuj 6 estas en Qinghai. La provinco havas pli ol 600 tibetajn budhismajn templojn kun pli ol 40 mil bonz(in)oj. Preskaŭ ĉiuj loĝantoj tieaj estas religianoj kaj ĉefe budhistoj.

 

    En 2009 Qinghai publikigis “Qinghai-provincan Regularon pri Religiaj Aferoj”, kaj du tibetnaciaj aŭtonomaj subprovincoj Hainan kaj Huangnan “Regularon pri Aferoj de Tibeta Budhismo”. La du regularoj difinas: “Ĉiunivelaj popolaj registaroj devas preni konstruadon de akvo, elektro, vojoj kaj aliaj bazaj instalaĵoj en lokoj por budhismaj aktivadoj kiel konsistigaj partoj de la ĝenerala projekto de la ekonomia disvolvado de la urboj kaj kamparo.” En la ĉapitro pri rajtoj de budhismaj predikantoj la regularo kondiĉas, ke krom rajtoj pri religioj la budhismaj predikantoj ĝuas ankaŭ rajtojn pri sociaj garantioj.

 

    Zhang Jipei, oficisto de la Qinghai-a Nacia Komitato por Aferoj de Transmaraj Ĉinoj, diris: “Regularo pri Aferoj de Tibeta Budhismo” leĝe protektas regulajn religiajn aktivadojn, klare difinas, ke la temploj estas bazaj unuoj kaj predikantoj estas civitanoj, kaj same kiel ordinaraj civitanoj, la bonzoj ĝuas favorajn politikojn de la ŝtato.”

 

 
Bonzoj de la akademio de belartoj en la templo Tar aprecas pentraĵon. 
    Jianzan Angdan, konstanta vicdirektoro de la administra komitato de Tar-templo, diris: “Estas bone enskribi supraĵojn en la leĝon.” Li elkore laŭdis: “En la lastaj jaroj la templo eniris en plej bonan disvolvan periodon. Pro bona politiko la libereco de religia kredo estas komplete efektivigata.” “En la pasinteco la gebonzoj sentis, ke ili estas iagrade neglektitaj en la medicinaj aferoj, ĉar tiam oni praktikis en la kamparo kooperan kuracon kaj dank’ al tio kamparanoj povis repreni parton de sia pago por kuracado. Ankaŭ laboristoj ĝuis rilatajn favorajn politikojn en kuracado, kaj la gebonzoj ne estis rigardataj kiel laboristoj nek kamparanoj, sekve de tio ili ĝuis nenion”

 

    Nun ĉiuj bonzoj kaj bonzinoj aliĝis al la nova koopera kuraco kaj ĝuis traktadon samkiel la kamparanoj. Elspezinte 20 juanojn, oni povas repreni 60% kvoton el sia pago por kuracado. “De la pasinta jaro la nova koopera kuraco malmultigis premforton kaj ekonomian malfacilon de enhospitaliĝintaj bonzoj,” diris Jianzan Angdan.

 

    En la pasinta jaro Danzeng, direktoro de la oficejo por sekureco de la templo, enhospitaliĝis pro infektiĝo je pulmo kaj li pagis grandan sumon por kuracado. Dank’ al la nova koopera kuraco li reprenis parton el sia pago, tio multe malpezigis lian ŝarĝon. “Krom la nova koopera kuraco, ĝojiga estas ankaŭ granda ŝanĝiĝo de nia templo. Antaŭ 20 jaroj, kiam mi venis en la templon, ni nin varmigis per fajropelvoj, poste per karbofornoj kaj nun ni havas ne nur elektrajn lampojn, sed ankaŭ fridujojn, elektrajn hejtaĵojn kaj televidilojn, kaj nemalmultaj bonzoj havas eĉ komputilojn.”

 

Junaj bonzoj en la templo Tar 
    “Ĉi-jare praktikiĝos ankaŭ politiko pri savo de seriozaj malsanoj,” Ma Yuzhen, estro de la Buroo pri Religiaj Aferoj en Huangzhong-gubernio, kie sidas la templo Tar, diris: “Sekve de praktikado de la asekura sistemo por urbaj kaj kamparaj maljunuloj en la gubernio la bonzoj kaj bonzinoj ĝuos ankaŭ tiun politikon.”

 

    “Ĝenerala Plano pri Protekto de Historiaj Objektoj en Qinghai-a Tar-templo” publikigita en 2009 enhavas la reformon kaj konservon de disfalontaj domoj en la templo. Nun rilata departemento jam asignis 8 milionojn da juanoj por ksekureco kaj kontraŭ incendio.

 

    39-jara Danbei Junni, estro de la oficejo de la templa administra komitato, ĝoje diris: “Nun aŭtomacio de oficejaj laboroj estas efektivigita en nia templo kaj ni povas administri la templon per komputiloj. Ni faras preparon por funkciigi retejon de la templo.”

 

 

Gasang Zhaxi laboras en la oficejo de Tar. 
    En Huangzhong-gubernio oni povas atingi ĉiujn lokojn por religiaj aktivadoj per oportuna trafiko. Krome en la lokoj estas kompletaj instalaĵoj por akvo, elektro kaj komunikado. La 994 predikantoj en la gubernio senescepte aliĝis al la nova koopera kuraco. Forstuma kaj Turisma Administracio en Huangzhong-gubernio faris ekologian konstruadon kaj verdigadon ĉirkaŭ la templo Tar, la loka registaro senpage instalis en la templo 350 satelitricevilojn, donacis al ĝi DVD, televidilojn, senpage donis necesajn instalaĵojn al tibeta hospitalo, biblioteko kaj hejmo de maljunuloj en la templo. Krome oni aranĝis esploradon de reprezentantoj el religiaj rondoj por plivastigi ilian horizonton kaj pliriĉigi iliajn sciojn.

 

    Xia Ricang, viva budho en la templo Longwu en Huangnan-a Tibetnacia Aŭtonoma Subprovinco, suda Qinghai-provinco, diris: “En la pasintaj jaroj la subprovinco enmetis konstruadon de bazaj instalaĵoj kaj ekonomian disvolvadon de temploj en lokajn disvolvajn planojn de kulturo kaj turismo.”

 

    Antaŭe la vojo al la templo Longwu estas tera, kaj nun ŝtona. Antaŭe bonzoj devis iri pli ol unu kilometron por porti akvon, kaj nun ili elprenas akvon per akvokondukilo en la templo. Dank’ al reformado al elektroreto oni povas uzi tensiostabilan elektron kontraŭ malalta pago kaj sekve de tio, multiĝis elektraj aparatoj, oni preparas manĝaĵojn ankaŭ per elektra forno.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng