Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Somera Esperanto-Studado
2010-03-23

 Partoprenantoj de SES-2009
    Somera Esperanto-Studado (SES-2010) okazos inter la 2-a kaj la 10-a de julio 2010 en okcidentslovaka banurbo Piešťany, situanta 80 km for de la slovaka ĉefurbo Bratislava kaj 160 km de Vieno, ĉefurbo de Aŭstrio.

 

    La programo konsistos el kelkaj partoj:

 

    Antaŭtagmeze - instruado pri Esperanto;

 

    Posttagmeze - ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;

 

    Vespere - Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko...

 

    Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 4 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo.

 

    Dum la alventago okazos mallonga enir-testo, por povi bone dividi lernantojn laŭ la lingvo-nivelo. Fine de la aranĝo la partoprenantoj ricevos atestilojn pri 26-hora kurso laŭ la niveloj de nova europa referenckadro pri lingvo-instruado de la nivelo A1 ĝis C1.

 

    Instruistoj

 

 

 Stano MARČEK (SK) A1-A2-niveloj   Petra SMIDELIUSZ (HU) B2-nivelo      Dalia PILECKIENĖ (LT) B1-nivelo

 

    Ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro

 

    Planata estas okazigo de ekzamenoj en 3 niveloj: B1, B2 kaj C1 - la 6-an de julio 2010. Minimuma bezonata kvanto por ke okazu la ekzamenoj estas 10 homoj, tial do aliĝu frue, por povi aranĝi la ekzamenadon. Menciu vian emon ekzameniĝi en la aliĝilo , same menciu la ekzamen-nivelon! Bonvolu plenigi ankaŭ apartan aliĝilon por ekzamenoj, kiu troviĝas ĉe edukado.net , kaj resendi ĝin al katalin@ikso.net mailto:katalin@ikso.net. Atentu! La ekzameno estas aparte pagenda (bonvenus se vi antaŭpagus ĝin kune kun aliĝkotizo). Kotiztabelo por la ekzamenoj troveblas ĉi tie . Detalojn pri la KER-ekzamenoj vidu ĉe edukado.net .

 

    Flugiloj de malfacila vento

 

    Se vi estas instruema kaj jam relative bone parolas Esperanton, tio estas via ŝanco por praktika trejnseminario dum SES.

 

    Priskribo: Lingva perfektigo kaj metodika trejnado de E-instruemuloj kaj interkulturedukantoj laŭ la metodologio de Flugiloj de malfacila vento kaj de Interkulturo http://www.interkulturo.net .

 

    Celoj:

 

    · formado de kursgvidantoj;

 

    · formado de interkultur-edukantoj, surterenaj aplikantoj kaj helpantoj de la projekto Interkulturo.

 

    Celgrupo: B1/B2/C1-nivelaj interesatoj pri E-instruado, pri interkultura edukado kaj lernado per Esperanto, kaj pri interkultura aliro al lingvo-instruado kaj lernado.

 

    Principa tempoplano:

 

    Antaŭtagmeze:

 

    · lecionoj, grupaj ekzercoj;

 

    · laŭ anticipa interkonsento kun gvidantoj de aliaj grupoj:

 

    o observaj vizitoj dum iliaj lecionoj;

 

    o provlecionoj de la seminarianoj.

 

    Posttagmeze, iom malkiel ĉe aliaj grupoj:

 

    · diskutrondoj;

 

    · grupa kaj individua solvado de taskoj kaj preparado por la morgaŭaj lecionoj;

 

    · parta partopreno en la cetera SES-programo posttagmeza kaj vespera.

 

    Gvidantoj de la seminario:

 

    · Radojica PETROVIĆ (RS)

 

    · aperos baldaŭ

 

     Rimarko: Por aliĝi al "Flugiloj" seminario bv. mencii tion en la aliĝilo (plenigu koncernajn partojn en ĝi).

 

(el http://eo.lernu.net/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng