Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Arda deziro de granda lando pri ŝanĝiĝo
2010-03-23

de MA HAOLIANG

 

TPK-reprezentanto Deng Qilin parolas en diskutado. 
 

Voĉdonado de TPK-reprezentantoj en la fermo de la 3-a sesio de la kongreso 

 

    Sekve de la fermo de la sesioj de TPK kaj ĈPPIK en la 14-a de marto 2010, cirkulas novaj informoj promesplenaj kaj ekscitaj.

 

    Dum la ĉi-jaraj sesioj la ĉina registaro difinis novajn celojn por la jaro 2020, inkl. de plene realigi bonhavan socion, starigi harmonian socion, plene plenumi strategion pri laŭleĝa administrado, fundamente modernigi edukadon, ĝuigi bazajn medicinajn prizorgojn ankaŭ en la kamparo ktp. Tamen plenumi en 10 jaroj la supre menciitajn taskojn estas ŝarĝo peza kaj vojo longa laŭ la nuna stato. Pro tio, la ĉi-jaraj TPK kaj ĈPPIK aranĝis la laboron ne nur por la kuranta jaro, sed ankaŭ por la venontaj 10 jaroj.

 

    La ĉi-jaraj TPK kaj ĈPPIK metis ŝanĝon en la unuan lokon. Antaŭ ilia malfermo, ĉina prezidanto Hu Jintao instigis transformadon de rimedoj de ekonomia disvolviĝo per 52 akceladoj, kaj tio jam fariĝis fokuso de la ĉi-jaraj TPK kaj ĈPPIK. Amendo de la leĝo pri elektado espereble realigos rajtan egalecon en urboj kaj kamparo. Kiel nuligi perfortan transloĝigon, redukti la seriozajn akcidentojn, solvi problemojn pri loĝado, kuracado kaj lernejo-vizitado por popolanoj, ktp. ĉio estis la plej atendata en kaj ekster la ĉi-jaraj TPK kaj ĈPPIK.

 

    La ĉina ekonomio estas stabile releviĝanta el la internacia financa krizo, kaj enviciĝis inter la tri grandaj ekonomiaj komunumoj de la mondo, tamen neniu scias, ĉu ĝi refalos aŭ ne. En aspekto, la financa krizo donis fortan baton al la rapideco de disvolviĝo de Ĉinio, sed efektive, al ĝia maniero. Pli kaj pli feblas la ekonomia kreskado anstataŭita de senbrida konsumado de fuelaj resursoj, troa elspezo de ekologia medio kaj malkara kosto de gigantaj laborfortoj.

 

    Plej atentiga estas, ke distribuado de riĉaĵoj kaj plibonigo de la popola vivo serioze postrestas, kiam riĉaĵ-skalo ekspansias, kaj oni alvokas baldaŭan starigon de disvolva rimedo fleksebla, por ke popolanoj ĝuu fruktojn de la disvolvado. Jen la unua grava tasko de la ĉi-jaraj TPK kaj ĈPPIK, t.e. pripensi la laboron por la venontaj 10 jaroj surbaze de la ĉi-jara. Ankaŭ ĈPPIK-prezidanto Jia Qinglin donis tiun signalon en sia raporto farita la 3-an de marto pere de emfazado pri transformo kaj popola vivo.

 

    La dualeca sistemo por urboj kaj kamparo aplikita jam 60 jarojn fariĝis fleksebla dum la ĉi-jaraj TPK kaj ĈPPIK, kaj amendo de la leĝo pri elektado espereble realigos egalecon en voĉdonado por urbanoj kaj kamparanoj. Objektive, tio ne sufiĉas por plenigi abismon inter urboj kaj kamparo. Egaleco en voĉdonado ne povos ŝanĝi rigidan sistemon pri censregistro kaj staton de 100 milionoj da nove naskitaj kamparano-laborantoj en urboj, nek redukti diferencon inter urboj kaj kamparo en publikaj servoj. La tempo por solvi tiujn problemojn ja estas nur 10 jaroj, ĉar, se urbanizado ne havos realan progreson, sendube estos tre malfacile realigi la bonhavan socion harmonian 10 jarojn poste.

 

    Sur nova startpunkto Ĉinio ne havas tempon por heziti. Urĝa estas transformado en la venontaj 10 jaroj ŝlosilaj, je la homa digno, egaleco, justeco kaj daŭrigebla disvolviĝo de ekonomio.

 

------------------------------------------------------

 

    Klarigo:

 

    Dualeca sistemo por urboj kaj kamparo: homfarita divido de civitanoj en la kamparanan censregistron kaj la nekamparanan sub la du malsamaj reĝimoj de distribuado de riĉaĵoj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua)

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng