Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Svisa samideano Dieter Rooke en Ĉinio
2010-03-23

   

 

 En la Anglalingva Lernejo Huanqiu Boya Kombridĝo en Wangjiang-gubernio   Kun la estraro de la financa buroo de Qianshan-gubernio    Vizito al la Esperanta Sekcio de Ĉina Radio Internacia 
         
 
Renkontiĝo kun tianjin-aj esperantistoj
 

   
    Vizito al la scienc-teknologia energi-kompanio Fratoj en Huaining-gubernio     

 

    De la 6-a ĝis la 19-a de marto 2010, svisa samideano Dieter Rooke, redaktoro de Heroldo kaj membro de la Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, vizitis Ĉinion. Dum sia vizito li faris esploron pri turismado, komercado kaj edukado por vaste praktiki Esperanton en diversaj kampoj. Li estis varme akceptita de lokaj esperantistoj kaj diversnivelaj gvidantoj de la urboj Ŝanhajo, Nankino, Tianjin kaj Pekino, kaj de la provinco Anhui. En Pekino, samideano Dieter Rooke estis intervjuita de raportisto de la Esperanta Sekcio de Ĉina Radio Internacia. Lia vizito en Ĉinio estis enhavo-riĉa, kaj utila al la disvastigo kaj uzado de Esperanto. Lin akompanis dum la tuta vojaĝo en Ĉinio s-ino Liu Jun el Tianjin.

 

    En la 6-a de marto, samideano Dieter Rooke atingis Ŝanhajon kaj estis akceptita de la tieaj esperantistoj, ĉefe de s-ro Wang Minhao, prezidanto de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio. Kun samideano Dieter Rooke renkontiĝis ankaŭ samideanoj el Irano, Italio, Japanio kaj Koreio en Ŝanhajo.

 

    En la 7-a kaj la 8-a de marto, samideano Dieter Rooke vizitis la Nankinan Universitaton, akompanate de s-ro Wang Minhao. Lin akceptis s-ino Cui Jianhua, prezidanto de la Jiangsu-a Esperanto-Asocio kaj alilandaj samideanoj en la universitato. Ili interŝanĝis opiniojn pri la edukado en la Nankina Universitato.

 

    En la 9-a kaj la 13-a de marto, samideano Dieter Rooke vizitis la provincon Anhui. En Wangjiang-gubernio de la provinco samideano Dieter Rooke, s-ro Wang Minhao kaj s-ino Liu Jun renkontiĝis kun s-ro Han Zuwu, prezidanto de la Tianjin-a Esperanto-Asocio, kiu alvenis speciale por renkonti samideanon Dieter Rooke kaj akompani lin viziti la urbojn Tianjin kaj Pekino. La guberniestro kaj aliaj koncernaj respondeculoj de la loka registaro akceptis lin kaj esperantistojn el Ŝanhajo kaj Tianjin. samideano Dieter Rooke ĉeestis la malferman ceremonion de Wangjiang-branĉlernejo de la Anglalingva Lernejo Huanqiu Boya Kombridĝo, kiun kreis s-ino Liu Jun, kaj tie ŝi ankaŭ donis lecionon al la lernantoj. Krome, samideano Dieter Rooke faris viziton al la mezlernejoj Wangzhong kaj Changjiang. La grupo de esperantistoj kune kun la estraro de la lernejoj diskutis pri la edukado, instruado, administrado ktp, kaj renkontiĝis kun la lernantoj, kiujn interesis la vizito de la gasto el la malproksima lando.

 

    En Qianshan-gubernio, samideano Dieter Rooke, s-ro Han Zuwu kaj s-ino Liu Jun vizitis la privatan kompanion de trikosantoj, akompanate de s-ro Wang Bin, samideano de la gubernio. La produktaĵoj, semoj de trikosanto, la kulturbazo de trikosantoj, kaj vendejo de la rilataj produktoj donis profundan impreson al la vizitantoj. La produktaĵoj, multe helpantaj al la homa sano, havas bonan merkaton en Ĉinio kaj eĉ en la mondo. La fama turisma regiono de Tianzhu-monto akceptas ĉiujare grandnombrajn vizitantojn el Koreio, Japanio, Rusio kaj aliaj landoj. Rusoj kaj koreoj tie instalis siajn bazojn.

 

    En Huaining-gubernio, samideano Dieter Rooke, s-ro Han Zuwu kaj s-ino Liu Jun vizitis la scienc-teknologian energi-kompanion Fratoj, kiu produktas sun-energiajn elektronikajn ekipaĵojn. Ĝia ĝenerala direktoro Pan Junjie diris, ke la produktaĵoj estas mediprotektaj kaj bezonataj de popolamasoj. Pro tio la produktaĵoj havas vastan merkaton ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en aliaj landoj.

 

    En la 14-a kaj la 15-a de marto, samideano Rooke, akompanate de s-ro Han Zuwu kaj s-ino Liu Jun, vizitis Tianjin, la plej grandan havenurbon en norda Ĉinio. La Tianjin-a Esperanto-Asocio okazigis kunsidon por la gasto el Svislando. Pli ol 20 lokaj esperantistoj ĉeestis la kunsidon kaj interparolis kun li pri Esperantiĝo, travivaĵo, vojaĝo en Esperantujo ktp. Samideano Dieter Rooke kaj s-ro Han Zuwu reciprokis donacojn, kiaj memoraĵoj kaj Esperantaj libroj. Fine, la Tianjin-a Esperanto-Asocio regalis la svisan gaston per frandaĵoj en la ĉina gusto.

 

    En la 16-a de marto, samideano Dieter Rooke, akompanate de s-ro Han Zuwu kaj s-ino Liu Jun vizitis la Esperantan Sekcion de Ĉina Radio Internacia, pri kiu longe sopiris samideano Dieter Rooke. S-ro Zhao Jianping, direktoro de la Esperanta Sekcio de Ĉina Radio Internacia, akceptis la gastojn Dieter Rooke, Han Zuwu kaj Liu Jun. F-ino Wang Shanshan faris intervjuon al samideano Dieter Rooke. Li estas ĉiama aŭskultanto de la Esperanta disaŭdigo de Ĉina Radio Internacia kaj ofte zorgas pri la Esperanta elsendo de la sekcio.

 

    En la 17-a kaj la 19-a de marto, samideano Dieter Rooke restis en Ŝanhajo kaj spertis grandajn ŝanĝiĝojn kaj rapidan progreson de la urbo akiritajn dank’ al la politiko de reformado kaj pordomalfermo de Ĉinio. Li flugis al sia hejmlando Svislando kun la afableco kaj gastameco de ĉinaj esperantistoj kaj la pacamo kaj amikeco de la ĉina popolo.

 

(Kontribuo de Han Zuwu el Tianjin)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng