Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Sorto de la poŝtelefono 3G en Ĉinio (I)
2010-03-24

de SUN LING

 

Afiŝo de la filmo “Poŝtelefono” 
    La ĉina filmo “Poŝtelefono” reĝisorita de Feng Xiaogang en 2004 profunde impresis la rigardantojn per intrigoj, ke la privata vivo estas serioze interferita, kaj s-ro Yan Shouyi, heroo de la filmo volis ĉiamaniere sin liberigi el homfluoj, sed li povis nenie sin kaŝi pro poŝtelefono kun la funkcio de tutgloba fiksado, kaj apenaŭ rompiĝis psike. La poŝtelefono, kun originala funkcio por intimigi homojn, servas por virinoj kiel kontrolilo kaj spurilo de sia viro. Por viroj poŝtelefono kvazaŭ estas grenado kun giganta energio en la mano.

 

    Hodiaŭ, svarmas reklamaĵoj pri la poŝtelefono 3G, tio signifas, ke la triageneracia poŝtelefono kunfandanta radiokomunikadon eniris en la vivon de homoj. Laŭ nunaj reklamaĵoj, la poŝtelefono 3G havas jenajn avangardajn funkciojn, kiaj priserĉado, videofrekvenco, telefonado, mov-elektronika komercado kaj amuzado. Se Feng Xiaogang pretus reĝisori “Poŝtelefono II”, la poŝtelefono 3G sendube estus pliforta “grenado”.

 

    Post kiam la Ministro pri Industrio kaj Informa Teknologio de Ĉinio donis licencon al la poŝtelefono 3G en la 7-a de januaro 2009, la merkata reago pri la poŝtelefono 3G estas indiferenta kompare kun varmeco de ĝiaj komercistoj kaj reklamaĵoj. La ciferoj publikigitaj de la Ministro pri Industrio kaj Informa Teknologio de Ĉinio montras, ke en Ĉinio estas ĉ. 2 milionoj da uzantoj de la poŝtelefono 3G. Ĝis junio de 2009, la Ĉina Kooperativo de Moviĝanta Komunikado posedas malpli ol milionon da 3G-uzantoj. Tio estas fore de 10 milionoj da TD-uzantoj en 2009 laŭ antaŭkalkulado.

 

    “Nun mi ankoraŭ ne bezonas ĝin”

 

Reklamaĵoj pri la poŝtelefono 3G 
    En diversaj haloj de la Ĉina Kooperativo de Moviĝanta Komuniko, la Ĉina Unuigita Komuniko kaj la Ĉina Telekomuniko okulfrapas reklamaĵoj pri la poŝtelefono 3G, eĉ en metroaj stacioj, montrofenestroj ambaŭflanke de stratoj kaj sur aŭtobusoj ĉie videblas afiŝoj pri la poŝtelefono 3G. Tamen, mi rimarkis dum intervjuado, ke oni ne bone konas la poŝtelefonon 3G, malgraŭ diversformaj propagando de komercistoj kaj amaskomunikiloj pri la aparato.

 

    Al demando "Ĉu vi scias pri la poŝtelefono 3G", s-ino Cheng, kiu sin okupas pri vesto-farado, respondi: “Kio estas poŝtelefono 3G? Kia estas la mia?” Post kiam mi konigis al ŝi, kio estas poŝtelefono 3G, ŝi esprimis kun dubo: “Ĝi havas tiom da funkcioj kaj estas avangarda! Sed nun, mi malofte vizitas interreton per poŝtelefono, kiu servas al mi nur por telefoni kaj sendi mallongan mesaĝon. Nun mi ne bezonas poŝtelefonon 3G kun tiom da funkcioj.”

 

    Nemalmultaj homoj havas la saman reagon kiel s-ino Cheng, Tiuj, kiuj ne konas pri la poŝtelefono 3G, plejparte estas pli-ol-40-jaraj, kaj ne okupas sin pri elektronika informado. Kvankam junaj konsumantoj bone scias pri la poŝtelefono 3G, tamen nemultaj el ili volas akcepti ĝin.

 

 
Poŝtelefono 3G 
    S-ro Wu, juna kaj moda, laboras en alilanda entrepreno kun alta salajro. Demandite ĉu li pretas aĉeti la poŝtelefonon 3G, li reagis indiferente: “Mi uzas nun GSM-poŝtelefonon, per ĝi mi povas retumi, sendi kaj ricevi mesaĝojn, kaj GPS-piloti. Kompare kun la mia, la poŝtelefono 3G havas nur funkcion pli rapidan, pro tio mi ne bezonas ĝin por nuna momento.”

 

    Ankaŭ s-ro Wang, kiu laboras en la Huadian-a Kompanio de Elektronikaj Produktoj, sin okupas ĝuste pri ekspluatado de la poŝtelefono 3G, ne uzas tiun poŝtelefonon. Li diris: “La poŝtelefono 3G havas belan perspektivon estonte, sed nun, ĝiaj retaj teknologio kaj servo ankoraŭ ne glate funkcias kaj ties kosto estas pli kara. Poŝtelefono servas plejofte por interkomunikado kaj meŝaĝo-sendado. La nuna poŝtelefono 2G povas kontentigi mian bezonon. Do mi ne bezonas ŝanĝi poŝtelefonon.”

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Wang Lihua)

 

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng