Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Taskalvokoj
2010-03-24

    La kapablo kaj stato de ILEI dependas kritike je la laborfortoj kiuj estas troveblaj. La celo de taskalvokoj estas detaligi taskojn, kiuj ne havas plenumantojn. Proponantoj bonvolu mesaĝi al la sekretario (margareta.ilei.pollando) kaj al la prezidanto (stefan.macgill@gmail.com) de kiu vi tamen atendu prokrastitan respondon.

 

    Wikipedio

 

    Respondeculo por kontroli kaj aktualigi informojn en Wikipedio pri ILEI kaj la instruado de Esperanto kaj instruista trejnado. Tiu persono krome ricevos komunikojn pri la agado de ILEI kaj aliron al ILEI- kaj IPR-arkivoj, kaj kreos novajn enciklopediecajn artikolojn.

 

    Retliga prizorganto

 

    Respondeculo por rigardi la ligojn en niaj hejmpaĝoj al eksteraj paĝoj, por kontroli la aktualecon de la ligoj kaj la enhavo kiun ili prezentas. Tiu persono krome kontrolos ĉu tiuj celataj hejmpaĝoj havas ligon al la hejmpaĝo de ILEI, kaj ĉu ligitaj informoj pri ILEI estas aktualaj. Inkluzivas aktualigon kaj ampleksigon de la informoj pri ILEI en hejmpaĝoj de UEA, TEJO kaj similaj.

 

    Varba aganto

 

    Respondeculo kun sperto pri komunikado kaj ret-eldonado, kiu okupiĝos pri la arigo kaj pretigo de varbaj materialoj en Esperanto kaj naciaj lingvoj. Inter la taskoj estos arigo de fotoj pri instruado ajnspeca kaj esperanta, kaj la laboro de ILEI kaj ĝiaj sekcioj, por aperigo en nia varbiloteko. Bildoj estu en retpaĝa kvalito (96 dpi) kaj preskvalita (400 dpi).

 

    Retformulara eksperto

 

    Respondeculo kapabla starigi retajn formularojn por registri membrojn, konferencanojn, abonantojn de Juna amiko aŭ kandidatojn por konkursoj, kies plenigitaj datumoj aŭtomate eniros datumbazan sistemon.

 

    Komisiito pri eldonado

 

    Respondeculo kun fakaj, eldonistaj, redaktoraj kaj organizaj kapabloj, kiu pretigos ligajn eldonaĵojn por presado; tio povas inkluzivi lernilojn, simpoziajn kajerojn el niaj konferencoj kaj apogajn materialojn por instruista trejnado.

 

    Aldone aperis alvokoj por ĝis kvar helpantoj por Juna amiko - vidu la enkondukon de Juna amiko 2009/3 (legebla ankaŭ en nia hejmpaĝa enirpaĝo). Ni jam havas du kandidatojn, kiujn ni nun enkondukas en la laboron.

 

    ILEI ne estas en pozicio oferti salajrojn, sed por akceptitoj de iuj el tiuj oficoj, ĝi povos oferti modestajn honorariojn - ĉio laŭ negoco.

 

    Stefan MacGill,

 

    17 marto2010.

 

(el http://www.ilei.info/novajxoj/taskalvokoj.php

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng