2010-03-24
Frumatene de la 23-a de marto, respondeculo de la departemento pri interreto sub Novaĵ-Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio faris parolon pri tio, ke Google proklamis ĉesigi kontrolon de malfavoraj informoj laŭ la ĉinaj leĝoj kaj reguloj kaj translokigi sian serĉilan servon de la ĉeftero de Ĉinio al Hongkong, speciala regiono de Ĉinio.
La respondeculo montris, ke fremdlandaj kompanioj en Ĉinio devas observi la ĉinajn leĝojn. La kompanio Google malobservis la skribitan promeson pri eniro en la ĉinan merkaton, ĝi haltigis kontrolon de la serĉila servo kaj kritikis Ĉinion pro atakoj de ĉinaj hakeroj, tio estas tute erara. La ĉina registaro firme oponas kontraŭ politikigo de negocaj problemoj kaj esprimas malkontenton kaj indignon al senracia kritiko kaj ago de Google.
La respondeculo montris ankaŭ, ke fakto pruvis, ke estas bona la medio de investado kaj disvolvado de interreto en Ĉinio. Ĉinio bonvenigas alilandajn entreprenojn partopreni en evoluado de la ĉina interreto kaj liveras al ili bonajn servojn en Ĉinio.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|