2010-03-24 Informis la profesoro Paolo Valore - katedra de Historio de Nuntempa Metafiziko, Filozofio-Departemento el Universitato de Milanio-Studo, ke en la retadreso suba estas perioda gazeto pri inter-lingvisto, en Esperanto. Ĝi estas kvalito-laboro por ĉiuj studemaj de lingvisto-areo el tuta mondo kaj precipe la esperantistoj.
Ĉi tiu mesaĝo estas por informi vin, ke la Universitato de Milano lanĉis novan plurlingvan universitatan revuon pri interlingvistiko, artefaritaj kaj planizitaj lingvoj.
La projekto InKoj (Interlingvistikaj Kajeroj) celas plenumi la bezonon de stud- kaj diskut-loko, je universitata nivelo, pri la temoj rilatantaj la planitajn lingvojn kaj la lingvojn artefaritajn, kaj el la vidpunkto de la logikaj kaj lingvaj analizoj pri la strukturo morfosintaksa kaj leksik-genera (leksik-estiga), kaj el la vidpunkto de la historio de la ideoj, de la epistemologiaj kaj ontologiaj konceptadoj sur kiuj baziĝas tiuj lingvoj. Temas pri studkampo precipe filozofia, ĉar ĝi postulas, por sia lernumo, la diskuton de problemoj pri kategoria taksonomio, pri formala logiko, mistikaj kaj religiaj inspiroj, utopiaj projektoj politikaj kaj artaj. Aliflanke, la interfakeco de tiu studkampo postulas tion, ke la projekto havu strukturon malfermatan al kontribuaĵoj de spertuloj pri aliaj fakoj, ekzemple: psikologio, informadiko, matematiko, lingvistiko, ktp. Krome, la revuo sin proponas kiel diskut-lokon por la projektoj de protektado de la lingv-rajta egaleco per la uzo de helplingvo, ene de plurlingvaj medioj kiel, ekzemple, la Eŭropa Unio.
Ni ĝojus havi vian opinion pri la unua kajero, "Interlingvistiko kaj Filozofio de Artefaritaj Lingvoj", kaj ni estus dankegaj se vi povus helpi diskonigi la sciigon en via departemento kai al viaj studentoj. La submetoj de artikoloj, recenzoj kai resumoj de disertacioj estas tre bonvenaj.
La revuo estas ĉi tie: http://riviste.unimi.it/index.php/inkoj/index
(el “ipernity”, Ana Ligia)
Retaktoro: Jin Chenxi |