2010-03-24
Esperanto-disvastigo en Stadiono Marakanao
Projekto Esperanto por la publiko konsistas el grupo de esperantistoj en partnereco kun arto por disvastigi Esperanton en la popola amaso per rekta kaj familiara formo.
En Rio de Rio-de-Ĵanejro, Brazilo la disvastigo jam okazis ĉe muzik-prezentadoj, en Kultur-tendoj, en stadiono Marakanao, kaj ĉe pluraj famaj monumentoj.
La projekto per rubandoj, flagoj kaj flugfolioj certe ĉeestos ankaŭ la ĉefajn eventojn por paco kaj frateco inter nacioj... Ĉar Esperanto bezonas iri tien, kie la popolo estas.
Surmetu la e-ĉemizon kaj fariĝu unu el ni.
Informoj: evandrocaboclo@yahoo.com.br
(el Evandro Caboclo)
Redaktoro: Liu Zijia
|