La plej granda muzeo de sciencoj kaj teknikoj pri akvo-ŝparado en Ĉinio malfermiĝis en Tianjin
2010-03-24
En la 22-a de marto, la plej granda muzeo de sciencoj kaj teknikoj pri akvo-ŝparado en Ĉinio --Tianjin-a Muzeo de Sciencoj kaj Teknikoj pri Akvo-ŝparado malfermiĝis en la 18-a “Monda Akva Tago”. Ĉi tie la vizitantoj povas per eksperimentaj ekipaĵoj kaj instalaĵoj havi sciojn pri akvo-ŝparado.
La muzeo situas en la Industria Ĝardeno Dasi, Xiqing-distrikto de Tianjin. Nun ĝi senpage malfermiĝas al la publiko.