2010-03-24
La 22-an de marto en Pekino, ĉina ĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro Wen Jiabao intervidiĝis kun la fremdlandaj reprezentantoj, kiuj ĉeestis la Jarkunvenon de la Altnivela Forumo de Ĉina Disvolviĝo 2010. Li parolis kun ili pri monda ekonomia situacio kaj precipe pri la problemoj, kiel Ĉinio daǔre traktas la internacian financan krizon, tenas la stabilecon kaj rapidecon de ekonomia disvolviĝo, plirapidigas la transformon de ekonomia disvolviĝa maniero kaj antaǔenpuŝas la kunlaboron de internacia ekonomio kaj financo.
Retaktoroj: Liu Sigong kaj Jin Chenxi |