La hospitalo pri okulmalsano sur trajno alportis lumon al kataraktaj malsanuloj
2010-03-24
Adiaŭo por ekiro al servado
La operacia tablo sur la trajno
En la 22-a de marto, la Ĉina Saniga Trajno ekveturis de Pekino kaj sin direktis al Mianzhu en Sichuan-provinco, kie ĝi donos kuracadon al katarakto-suferantoj por 3 monatoj.
La trajno estas moviĝebla hospitalo por kuraci okulmalsanon. De la jaro 1997, ĝi jam haltis ĉe 94 stacioj de 24 provincoj en Ĉinio, kaj senpage faris operaciojn al 100 mil malriĉaj malsanuloj de katarakto.