2010-03-24 "Lando de libereco, lando de estonteco, mi salutas vin!” Per tiuj vortoj, komencis L.L. Zamenhof sian paroladon ĉe la 6-a Universala Kongreso, okazinta en Vaŝingtono en 1910. Ĉi jaro estas la 100-a datreveno de tiu evento. Bonvolu veni al la celebro de la 58-a Landa Kongreso de Esperanto-USA. Ĝuu la memortagajn festaĵojn de la ĉefurbo, kaj la Esperantan etoson de la kongreso!
Vi povas kontribui vian prelegon, instruadon de ludo aŭ hobio, gvidadon de ekskurso. Ĉio bonvenas!
La Kongreso okazos de la 28-a ĝis la 30-a de majo en Hyatt Regency Hotelo, Bethesda, MD.
Por proponi programeron, bonvole kontakti la LKK ĉe esperantodc@gmail.com.
(El Ret Info)
Redaktoro: Zhang Xiaotong |