2010-03-24 La retadreso Esperanto.com, kiu longe estis posedata de usona privatulo, estis aĉetita de esperantistoj por nova, nuresperanta socia retejo. La nova retejo estas la dua provo krei esperantistan socian retejon, post Amikumu.com, kiu funkciis dum la jaro 2007 kaj tiam atingis proksimume 1,700 membrojn. Ekde julio 2008 la paĝaro de Amikumu.com ne plu funkcias. Kelkajn tagojn post la lanĉo, la nova retejo Esperanto.com jam havas pli ol 250 membrojn.
Redaktita de Chen Ji el informo de “Libera Folio” |