Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Sorto de la poŝtelefono 3G en Ĉinio (II)
2010-03-25

de SUN LING

 

    La kosto estas tre kara

 

    Ĉ. 90% da intervjuitoj ripetis la saman frazon “mi ne bezonas ĝin por nuna momento” pro jenaj du kaŭzoj: unue, kvankam la poŝtelefono 3G havas multajn funkciojn, tamen la tekniko pri ĝi estas ankoraŭ nematura kaj ĝi -- neofte uzata; due, plejparto da poŝtelefono-uzantoj ne akceptas la poŝtelefonon 3G pro ĝia relative alta pago por viziti interreton, tio ja estas unu el la gravaj kialoj, ke la poŝtelefono 3G restas en silento de post sia naskiĝo.

 

    S-ro Wu, kiu laboras en alilanda entrepreno kaj estis menciita en “Sorto de la poŝtelefono 3G en Ĉinio (I)”, diris al mi, ke li eble uzos la poŝtelefonon 3G, post kiam la prezo por ĝin uzi malaltiĝos al tiu por uzi la ordinarajn.

 

    Studentoj estas pioniroj de la modo, sed ankaŭ ili estas pasivaj por la poŝtelefono 3G. Juna Zhang estas esploristo-studento en la kemi-instituto sub la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj ĝuas honorarion ĉiumonate pro helpado al la instruisto en labo. Ordinare, Juna Zhang uzas poŝtelefonon plejofte por sendi mallongajn mesaĝojn. En dormoĉambro kaj labo oportunas komputiloj por retumi. “Mi vizitas interreton per poŝtelefono nur por legi novaĵojn aŭ surrete babili kun amikoj dum longa veturado aŭtobuŝa aŭ trajna.” Menciinte la poŝtelefonon 3G, Juna Zhang diris, ke la poŝtelefono 3G kun kompletaj funkcioj havas grandan altiron. Tamen, la kosto por ĝin uzi estas tre kara. Juna Zhang eĉ esprimis, ke li preferas uzi superfluan monon al akcia merkato ol al poŝtelefono.

 

   Ĝis la fino de junio 2009 estis en Ĉinio 155 milionoj da poŝtelefonaj retumantoj, kiuj konsistigis 46% de la totala retumantaro, kaj ili plejparte havas la aĝon de 10-29 jaroj. Evidente, gejunuloj emas viziti interreton per poŝtelefono, kaj plejparto de ili ne havas altrangan klerecon kaj multan enspezon, Kun pasio al interreta kulturo kaj limigita pagopovo, tiuj junuloj urĝe postulas favorajn elspezojn por uzi poŝtelefonojn. 

 

    En la nuna merkato la prezo de la poŝtelefono 3G ne estas alta, sed nemalmulte kostas tiu por ĝia retumado, tio kaŭzis pasivecon de la merkato pri la poŝtelefono 3G. La videofrekvenco de la poŝtelefono 3G estas alloga punkto en ĝiaj reklamaĵoj, sed la pago por videofrekvenca telefonado estas alta, krome, la signalo malfortas. Ĉio tio paligis la poŝtelefonon 3G. Mi rimarkis dum intervjuado, ke plejparto da 3G-konsumantoj uzas la poŝtelefonon 3G kiel 2G. Pro tio, ke la reto de la poŝtelefono 3G kovras malmulte da lokoj, iuj 3G-uzantoj devas porti kun si ankaŭ alian poŝtelefonon.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Wang Lihua)

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng