2010-03-25
Internacia Junulara Festivalo 2010 okazos de la 31-a de marto ĝis la 6-a de aprilo 2010 en Roncegno, mirinda montara urbo en la norditala provinco de Trento, meze de la Alpoj. Nin gastigos belega loĝejo Semiramis. Estas antaŭviditaj belegaj ekskursoj en la naturo, mojosaj programeroj, kuna amuziĝo, kaj eĉ infana festivaleto!
La ĉi-jara temo estas "Kultura tutmondiĝo".
Internacia Junulara Festivalo estas unu el la plej ŝatataj junularaj renkontiĝoj en la tuta Eŭropo. Oni spiras la specialan esperantan bonetoson, miksaĵon de amikemo, ĝuadon, malsameco-respekton. Partoprenas kaj fluparolantoj kaj komencantoj, kaj vi ege facile amikumos kun italianoj kaj eksterlandanoj. Eblas partopreni kiel plenpaganto aŭ memzorganto.
Ĉiujare IEJ elektas temon por la Festivalo, pri kiu oni prelegas, diskutrondas, laborgrupas. La distra programo pritrakteblas en programeroj dumtagaj kaj dumnoktaj. Dumtage eblas elekti kursojn pri dancado, pentrado, memdefendo, kaj tiel plu. Ĉiutage okazas kursoj pri la itala, Esperanto kaj aliaj lingvoj, por komencantoj kaj progresintoj. Dum la vespera programo okazas koncertoj, teatraĵoj, internacia vespero, dumnokta promenado en la urbo, kaj tiel plu. Krome funkcias dum la tuta nokto la trinkejo, la dancejo kaj la bufejo.
Fine, helpe de la lokaj komunumestroj, ni klopodas vizitigi la plej allogajn turismajn belaĵojn de la ĉirkaŭaĵoj. Kutime oni ekskursas unufoje duontage kaj unufoje tuttage.
Kiel konate, nenio estas farenda dum la festivalo: ĉiu mem decidas kiamaniere (mal)ŝpari sian tempon!
(el http://iej.esperanto.it/ijf/index.eo.php)
Redaktoro: Niu Xueqin |