Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Publika prezento de du libroj en Maribor kun Esperanto kiel pontlingvo
2010-03-25

    La 22-an de marto, okazis solena publika prezento de du libroj en Maribor. Ĝi temas pri libro de slovena verkisto Tone Partljič "Mi volis tuŝi la sunon" en la bengala lingvo kaj libro de bengala verkisto Trailokyanath Mukhopadhyay "La vivo de Damoru" en la slovena.

 

    Tio estas rezulto de dujara projekto kunfinancata de Eǔropa Komisiono el la fondaĵo por kulturo, kiu celas stimuli literaturan kunlaboron inter eŭropaj kaj orientaj popoloj. La portantoj de la projekto estas Kroata E-Ligo kaj la eŭropaj partneroj Inter-kulturo en Maribor kaj Edistudio en Pizo. La hinda partnero estas eldonejo Samantat el Kolkato. La tuta projekto inkluzivas tradukon de slovena, kroata kaj itala infan-libroj al la bengala lingvo kaj tradukon de la menciita bengala infanlibro al la tri eŭropaj lingvoj. La pera lingvo inter ili estis Esperanto.

 

    La publika prezento okazis en solena salono de la malnova urbodomo de Maribor kaj salutis ĉiujn ĉeestantojn vicurbestro Milan Mikl. Poste parolis universitata profesoro pri orientaj lingvoj kaj kulturoj, doktoro Dragan Potočnik. La aŭtoro de la slovena libro Tone Partljič parolis pri la hinda lingvo kaj legis parton el ĝi, la tradukinto al la slovena Vinko Ošlak ankaŭ parolis pri la libro kaj tradukado. Estis loka televido kiu filmis dekminutan raportaĵon kun pluraj intervjuoj kaj poste ankaŭ Maja Cimeramn estis gasto en la programo Dobro Jutro, kie ŝi estis intervjuita pri la projekto de la tutslovena televido. La ĉefa tagĵurnalo Večer aperigis du artikolojn pri la aranĝo.

 

    La projekto en sia daŭrigo enhavas distribuon de la libro al slovenaj infanoj en tri elementaj lernejoj en kiuj sesdek infanoj legos la bengalan libron kaj skribos eseojn pri siaj impresoj. Ĵurio de instruistoj decidos pri la plej bonaj eseoj, kiuj estos same solene prezentitaj post tri semajnoj. Ni sendos la eseojn al hindaj organizantoj tiel ke ili povos montri opiniojn de slovenaj infanoj pri hinda libro kaj ni povos prezenti ankaŭ la eseojn de hindaj infanoj pri slovena libro. Ankaŭ instruistoj verkos konkludojn pri tiu ĉi literaturinterŝanĝo. La projekto kaŭzis ankaŭ, ke profesoro Probal Dashupta verkis sciencan artikolon pri la pera tradukado al la bengala lingvo, en kiu la pontlingvo estas Esperanto.

 

    Samtipaj aranĝoj okazis ankaŭ en Zagrebo, Pizo kaj Kolkato.

 

(el “ipernity” Zlatko Tišljar - Pajo)

Retaktoro: Jin Chenxi

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng